Zsebeháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zsebeháza [ĵebehAza] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Csorna. La loknomo signifas hungare: domo de "Zsebe". Zsebe estas mallonga (neuzita) formo de Sebastiano.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Zsebeháza situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Szombathely-Győr ĉefvojo kaj fervojo preteriras. Urboj Csorna troviĝas 15, Kapuvár 19, Répcelak 21, Tét kaj Fertőszentmiklós po 30, Győr 50, Budapeŝto 168 kilometrojn.

En Zsebeháza migra poŝto servas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1346 en latina formo "Terra Sebe". Dum la kontraŭturkaj bataladoj la turkoj detruis la vilaĝon, kiu senhomiĝis dum jardeko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]