Zsigmond Herczegh
Aspekto
Zsigmond Herczegh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1849 en Érsekcsanád |
Morto | 27-an de julio 1914 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | arkitekto arthistoriisto ![]() |
Zsigmond Herczegh [ĵigmond herceg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Herczegh Zsigmond estis hungara arkitekto.
Zsigmond Herczegh[1] naskiĝis la 15-an de januaro 1849 en Érsekcsanád, li mortis la 27-an de julio 1914 en Budapeŝto.

Lernejo por blinduloj en Budapeŝto fare de Baumgarten kaj Herczegh
Gimnazio en Budapeŝto fare de Baumgarten kaj Herczegh

Gimnazio en Mezőtúr fare de Baumgarten kaj Herczegh
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zsigmond Herczegh akiris diplomon en 1886. Li iĝis ministeria ĉefinĝeniero. Ekde 1888 li laboris kune kun Sándor Baumgarten dum 2 jardekoj. Ili kreis tutlandan reton de lernejoj kaj edukejoj. Ili profitis la secesian stilon.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj (kun Baumgarten)
[redakti | redakti fonton]- gimnazio (Mezőtúr, 1899)
- lernejo por blinduloj (Budapeŝto, 1899-1904)
- lernejo (nun gimnazio) en Újpest (1902)
- gimnazio (Budapeŝto, 1902)