Zsigmond Szécsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zsigmond Szécsi [ĵigmond sEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szécsi Zsigmond estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia origina familia nomo estis Nickel ĝis 1881.

Zsigmond Szécsi [1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1841 en Hungara reĝlando en Rónic (nuntempa Hronec en Slovakio). Li mortis la 8-an de oktobro 1895 en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Szécsi frekventis germanan gimnazion en Besztercebánya, poste li akiris diplomon en akademio de Selmecbánya en 1862. Post siaj studoj li instruis en la sama loko. Depost 1867 li multe strebis por la hungarlingva vortotrezoro pri arbarkulturo. Li estis nomumita eksterordinara profesoro en 1871, ordinara profesoro post sep jaroj. Inter 1887 kaj 1895 li estis katedrestro. En 1893 li ricevis la titolon ĉefkonsilisto pri arbaroj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Az emberi trágya a mezőgazdaságban (1881) - premiita verko
  • Az erdőhasználattan kézikönyve (1884, tralaborita en 1899) - premiita manlibro
  • A hazai vadak természetrajza (1892)

Fontoj[redakti | redakti fonton]