Zsolt Gömöry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsolt Gömöry
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1962 (1962-07-09) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Zsolt Gömöry [Ĵolt gomori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gömöry Zsolt estas hungara sintezilisto, komponisto, membro de Edda (rokgrupo). Lia vaste konata karesnomo estas Göme.

Zsolt Gömöry [1] naskiĝis la 9-an de julio 1962 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsolt Gömöry dum la bazlernejo frekventis ankaŭ muziklernejon por lerni pianludon, poste li frekventis piaristan gimnazion, fine li estis produktisto de muzikinstrumentoj. Tamen li ŝatis muzikadi, li aliĝis al pluraj ŝlagrorkestroj, en 1982 jam al la tutlande fama "Piramis", post monatoj al Edda Művek. Post 3 jaroj li ricevis membran statuson en Edda Művek, li estis sintezilisto kaj komponisto. Ekde 1999 li ofte estis gastomuzikisto de Omega (rokgrupo), krome de Ildikó Keresztes. En la 2000-aj jaroj li komponas programsignalojn de televizioj, sed daŭre li estas gasto en pluraj ŝlagrorkestroj. Li havas edzinon, kiu naskis gefilojn en 1993, 2010 kaj 2012.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]