Zsuzsa Cserháti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsuzsa Cserháti
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1948 (1948-06-22)
en Budapeŝto
Morto 23-an de julio 2003 (2003-07-23) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kantisto
vdr

Zsuzsa Cserháti [ĵuĵa ĉerhAti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cserháti Zsuzsa estis hungara ŝlagrokantisto (mezosoprano).

Zsuzsa Cserháti[1] naskiĝis la 22-an de junio 1948 en Budapeŝto, ŝi mortis la 23-an de julio 2003 en Budapeŝto.

Zsuzsa Cserháti (maldekstre la dua) en 1973
Zsuzsa Cserháti

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsuzsa Cserháti lernis baleton dum jardeko kaj ŝi ekkantis en 1965. Iom poste ŝi estis kantisto de diversaj ŝlagrorkestroj. En 1970 ŝi edziniĝis. Ŝi estis tutlande konata en ŝlagrofestivalo de Hungara Televizio en 1972. Post 3 jaroj ŝi naskis, poste ŝi estis la unua, kiu profitis novan leĝon. Laŭ tio ŝi ne interrompis la koncertojn, ŝia edzo estis la pagita bebovarbisto. Ŝi kantis sur scenejoj dum 14 jaroj. En la 1980-aj jaroj ŝi malaperis de la publika vivo kaj ŝi kantis nur en amuzejo. Ŝi asertis, ke ŝi estis viktimo de profesia ĵaluzo, kiu ĉirkaŭis ŝin. Intertempe ŝi havis mensajn problemojn kaj ŝi draste dikiĝis, krome ŝi vidviniĝis. Tamen ŝi estis malkovrita denove en 1995. Post kelkaj jaroj ŝi sukcesis maldikiĝi helpe de kuracistoj. Ŝi ricevis premiojn inter 1972-2003.

Elektitaj kantitaj ŝlagroj[redakti | redakti fonton]

  • Kicsi gyere velem rózsát szedni (1973)
  • Édes kisfiam (1978)
  • Különös szilveszter (1979)
  • A boldogság és én (1981)
  • Száguldás, Porsche, Szerelem (1982)
  • Boldogság, gyere haza (1983)
  • Hamu és gyémánt (1996)

Aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]