Zsuzsa Gyurkovics

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsuzsa Gyurkovics
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1929 (1929-03-09) (95-jaraĝa)
en Tótkomlós
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Zsuzsa Gyurkovics [ĵuĵa djurkoviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyurkovics Zsuzsa estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝi apartenas al la slovaka minoritato.

Zsuzsa Gyurkovics [1] naskiĝis la 9-an de marto 1929 en Tótkomlós.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsuzsa Gyurkovics estis amatora aktoro (ankaŭ slovake) en sia naskiĝurbo. Ŝi akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1951. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Kisfaludy. Inter 1954 kaj 1958 ŝi estis membro de Teatro Madách, poste ŝi vivis en Orienta Germanio. Hejmenveninta en 1965 ŝi estis aktoro denove en Teatro Madách, inter 1966-1989 en alia pli malgranda teatro. Ŝi estis ankaŭ en gastostatuso denove en Győr inter 1972–1976. Ŝi kantis ankaŭ operetojn kaj similajn muzikajn teatraĵojn. Ŝi ricevis premion en 1975. Ŝi havis edzon kaj naskis 2 filojn.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Zsigmond Móricz: Légy jó mindhalálig - Nyilas Misi (ĉefrolo knaba)
  • Ŝĉerbakov: Nem bánok semmit sem memorvespero pri Edit Piaf - ĉefrolo
  • István Örkény: Macskajáték (1985 kun televizia transssendo)
  • Ave Maria kantista prezentado
  • A bohóc dalai (Kantoj de la klaŭno) (2000)

Elektitaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • 2x2 néha 5 (1954)
  • A jövő század zenéje (1970)
  • A sárga telefon (1986)
  • A Herceg haladéka (2006)
  • kelkaj dubladaj roloj en eksterlandaj filmoj, ekzemple hungara voĉo de Rosy Varte kaj aliaj

Fontoj[redakti | redakti fonton]