Zsuzsa Simon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsuzsa Simon
Persona informo
Naskonomo Weisz Margit
Naskiĝo 24-an de oktobro 1910 (1910-10-24)
en Oradea
Morto 27-an de majo 1996 (1996-05-27) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Lajos Mányai
Infano Zsuzsa Mányai
Okupo
Okupo aktoro • reĝisoro
vdr

SIMON Zsuzsa [pr. ŝimon] estis hungara aktorino, reĝisorino, altlerneja instruisto kaj direktorino de teatro naskiĝinta en Nagyvárad (nuntempa Oradea) la 24-an de oktobro 1910 kaj mortinta en 1996 en Budapeŝto. Ŝia edzo estis Lajos Mányai, ŝia filino estis Zsuzsa Mányai.

Ŝia kariero[redakti | redakti fonton]

Zsuzsa Simon devenis el juda familio. Ŝi debutis en 1932 en la Teatro Belvárosi, kie ŝi estis membro ĝis 1939. Inter 1940 kaj 1944 ŝi aperis nur en la OMIKE (=juda teatro). Ekde 1945 ĝis 1947 ŝi estis direktorino de la Nagyváradi Állami Színház Szigligeti Társulat de Oradea, en jaroj 1949–51 en Hungarujo ŝi direktis la Teatron Belvárosi, inter 1950 kaj 1956 ŝi estis ĉefdirektirino de la aktorakademio. Ekde 1957 ĝis 1960 ŝi direktis la teatrojn Teatro Petőfi, en jaroj 1960–62 ŝi estis la ĉefreĝisorino de la Operetoteatro (Budapeŝto), en jaroj 1962–1990 ŝi estis membrino de la Teatro Thália (Budapeŝto). Ekde 1948 ŝi instruis aktorarton en la aktorakademio.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Kossuth-premiito (1950)
  • Meritartisto (1973).

Elektitaj disĉipoj[redakti | redakti fonton]

El ŝiaj roloj[redakti | redakti fonton]

El ŝiaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • BrechtHugo–Weisenborn: A nevető ember balladája;
  • Terry: Viet-rock;
  • Schneider–Ondraček: Gentlemanek;
  • O’Neill: Éjszakai portás;
  • Ibsen: A vadkacsa;
  • Caragiale: Az elveszett levél;
  • Offenbach: Banditák.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • „Láthatatlan színház” (kun O. Ascher kaj L. Mányai, 1941);
  • Menjetek, készüljetek (1986).

Fonto[redakti | redakti fonton]