Zsófia Polgár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsófia Polgár
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1974 (1974-11-02) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperantorusahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro László Polgár
Patrino Klára Polgár
Frat(in)oj Judit PolgárZsuzsa Polgár
Edz(in)o Yona Kosashvili
Okupo
Okupo ŝakisto • esperantisto
TTT
Retejo http://sofiapolgar.com/
vdr

Zsófia POLGÁR (Budapeŝto, 2-a de novembro 1974), ankaŭ Sofia Polgar, estas Hungara-Israela ŝakistino. Zsófia estas unu el la tri famaj Polgar-fratinoj kiuj dum la 1990-aj jaroj sturme konkeris la ŝakmondon.

Kune kun siaj du fratinoj, Judit kaj Susana, ŝi estis parto de pedagogia eksperimento kondukita de ilia patro, László Polgár, kiu tiel klopodis pruvi, ke infanoj estas kapablaj je eksterordinaraj sukcesoj, se trejnataj jam de tre frua aĝo en specialista subjekto. "Genioj estas farataj, ne naskataj", estis la tezo de László, kiu, kun sia edzino Klara, edukis siajn tri filinojn hejme, kun la ŝakludo kiel specialista subjekto.

Ŝi estis la dua en la ĉampieco de 1986 por malpli-ol-14jaruloj kaj estis deklarita ĉampionino de tiu kategorio.

En 1989, 14-jara, ŝi surprizis la ŝakan mondon pro sia rezulto en turniro en Romo, en kiu ŝi venkis plurajn grandmajstrojn kaj atingis poentaron de 8½ el 9. La poentaro estis 2879, unu el la plej alta de la historio.

Polgar finis la sekvan en la monda junula ĉampioneco de 1994 en Matinhos, Brazilo.

Ŝi ludis por la hungara teamo en kvar ŝakaj olimpikoj, gajnante plurajn teamajn kaj individuajn medalojn.

Judit kaj Susan ambaŭ estas grandmajstroj, Zsófia tamen estas kontenta kun la majstra titolo.

En 1999 ŝi edziĝis kun la israela ŝakludisto Yona Kosashvili. Ili havas du infanojn kaj loĝas en Israelo. Sofia ne plu ludas ŝakon profesie kaj okupiĝas ĉefe pri arto.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La tuta familio Polgár parolas Esperanton, t.e. László Polgár (pedagogo) - patro kaj liaj filinoj, konataj ŝakludistinoj Suzanna Polgár, Zsófia Polgár kaj Judit Polgár.

László Polgár kun tri siaj filinoj
Judit Polgár kaj Zsófia Polgár, Saloniko (1988)