Zuppa inglese

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zuppa inglese (itale zuppa inglese) estas itala deserto, kutima en centra parto de Italio. Ĝi konsistas el spongkuko-tavoloj, kustardo kaj ĉokolado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Diveno de la zuppa inglese ne estas konata. Laŭ unu el teorioj, ĝi estis kreita en la 16-a jarcento en la kuirejo de la dinastia domo Este, regantoj de Ferrara. Laŭ tiu ĉi teorio, oni petis siajn kuiristojn rekrei la anglan deserton kiun ĝuis en Anglio kiel oftaj gastoj de la elizabeta kortego [1]. Tamen, receptoj por tiu ĉi plado ne estis registritaj ĝis la fino de la 19-a jarcento, kiam ili aperis en kuirlibroj de Emilia Romagna, Latio, Markio kaj Umbrio [2] [3].

Kuirado[redakti | redakti fonton]

Por fari zuppa inglese, oni trempas spongkuketojn en Alkermeso, brilruĝa gustigita likvoro farita el italaj herboj. Poste alternigas kun unu aŭ pluraj tavoloj de bakaĵa kremo, densa ova kustardo farita kun granda peco de citronŝelo (kiun poste oni forigas). Ofte la ĉokolada tavolo estas kreita per fando de malhela ĉokolado ene de kustardo. En Italio, la deserto foje estas ornamita per kremo, meringo aŭ migdaloj [1].

Ĉi tiu deserto povas esti preparita en vitra bovlo aŭ en la muldilo kaj poste tranĉita.

Zuppa inglese estas ankaŭ populara gusto de itala glaciaĵo [4].

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 https://www.academiabarilla.it/en/ricetta/zuppa-inglese-traditional-italian-pudding/
  2. La Cucina del Bel Paese (883—885). La cucina del Bel Paese
  3. Gladys Gretton, The Englishwoman in Italy, Hurst and Blackett, 1860 (page 163)
  4. GELATO ZUPPA INGLESE.