Zviad Gamsaĥurdja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zviad Gamsaĥurdja

Zviad Konstantines ĵe Gamsaĥurdja (en la kartvela alfabeto: ზვიად გამსახურდია) (n. la 31-an de marto, 1939 - m. la 31-an de decembro, 1993) estis kartvela disidento, sciencisto kaj verkisto, kiu konvertiĝis en la unua Elektita Prezidento de la Kartvela Respubliko post la soveta epoko.

Biografio

Zviad Gamsaĥurdja naskiĝis en la ĉefurbo de Kartvelio, Tbiliso, en 1939. Li estis membro de konata kartvela familio: lia patro, la akademiano Konstantin Gamsaĥurdja (1893-1975), estis unu el la plej famaj verkistoj en la kartvela lingvo de la 20-a jarcento. Zviad estis filologo, kaj komencis labori kiel literatura tradukisto de la cirila alfabeto.

La soveta registaro estis tre nefleksebla kaj akra kontraŭ ĉia kartvela kultura esprimo ĉefe en la jardeko 1950. En 1955, Zviad Gamsaĥurdja establis sekretan junularan grupon (konata kiel Gorgasliani, reference al la antikva linio de kartvelaj reĝoj) kiu sin dediĉis al la cirkulado kaj diskonigado de malrespekto kontraŭ la homaj rajtoj. En 1956 estis arestita dum la manifestacioj en Tbiliso kontraŭ la soveta politiko rusigado, kaj denove arestata en 1958 pro disdonado de faldfolioj kaj kontraŭ-komunisma literaturo. Pro tio, li estis sendata dum ses monatoj al mensa institucio en Tbiliso, kie oni diagnozis ke li estas psikopato.

Li fariĝis tre konata 1972, dum kampanjo kontraŭ la koruptado, kiu verŝajne, okazis en la sino de la Kartvela Ortodoksa Eklezio.