Kartvela Ortodoksa Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kartvela Ortodoksa kaj Apostola Eklezio
Kutaisi gelati.jpg
Monaĥejo Gelati, Kutaiso - Kartvelio
Geografiaj lokoj Kartvelio
Fondinto Sankta Andreo
Nombro de membroj 3 500 000
Oficiala retpaĝaro www.patriarchate.ge

Kartvela Ortodoksa kaj Apostola Eklezio estas unu el 15 aŭtokefalaj (sendependaj) ortodoksaj eklezioj. Ĝi havas kelkajn proprajn regulojn, liturgian specifikecon, proprajn festojn, antikvajn tradiciojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kristanismo havas tre fruan historion en Kartvelio. Laŭ tradicio, kiam la apostoloj lotis, kiu kien iros, ekvolis akcepti loton ankaŭ la Sankta Dipatrino. Ŝi lote ricevis Kartvelion, sed Jesuo Kristo aperis al Ŝi kaj ordonis sendi anstataŭe la sanktan apostolon Andreon, kiu predikis ĉi tie jam en la 1-a jarcento.

Disvastigo de kristanismo en Kartvelio estas ligita al Sankta Nina. Nova religio en Kartlia regno estis deklarita kiel ŝtata religio en 326a jaro sub caro Miriano (mortis en 342). Dekomence ĝi subiĝis al Antioĥia Patriarko, sed, laŭ la plejverŝajna versio, ekde 467 jaro ĝi fariĝis sendependa (aŭtokefala). Tio okazis dum regado de la reĝo Vaĥtang la 1-a Gorgasali (446-499), kiu fondis la urbon Tiflison kaj faris ĝin ĉefa (antaŭ li la ĉefurbo estis Mcĥeta). En la nova urbo li fondis la faman Cion-katedralon, kiun oni finkonstruis jam en la 6-a jarcento. Sub la caro Vaĥtango en la kartvelan lingvon estis tradukita la Biblio. Ekde la 9-a jarcento la estro de la Kartvela Eklezio havas la titolon "Katolikoso-Patriarko".

En postaj jarcentoj Kartvelio multe toleris de araboj (8-a jarcento), turkoj-selĝukoj (11-a jarcento), Tamerlano (1387), turkoj-osmanidoj, persoj (18-a jarcento). Menciindas la reĝo Davido la Konstruanto (1089-1125), kiu konstruigis multajn kirkojn kaj zorgis pri regula diservo, kaj la reĝino Tamara de Kartvelio (1184-1213), kiu tradukigis en la kartvelan lingvon multajn teologiajn verkojn, zorgis pri popolklerigado.

En la 16-a jarcento la Kartvela Eklezio dividiĝis en du regnoj - Okcidenta kaj Orienta. Sekve de tio ekestis ankaŭ du Katolikosujoj: la orienta katolikosujo rezidis en Mcĥeta, la okcidenta rezidis en Biĉvinta (nuna Picunda) kaj ekde la 1657 - en Kutaisi.

kartvela ortodoksa sacerdoto

Premataj de la malamikoj, la kartvelaj princoj pensis pri aliĝo al la Rusia Imperio. En la 1801 la rusa caro Aleksandro la unua aligis al Rusio la Orientan Kartvelion, kaj en la 1811 - ankaŭ la Okcidentan regnon. En la 1810 al Sankt-Peterburgo estis vokita la lasta kartvela katolikoso Antonio la 2-a. Li jam ne revenis al sia katedro, sed estis forsendita al Niĵnij Novgorod. En la 1811 en Kartvelion venis ekzarko de Iberio, nomumita de la rusa caro. En 1811-1917 la Kartvela Eklezio ekzistis do kiel ekzarkejo de Rusa Ortodoksa Eklezio. Dum tiu periodo estis malfermitaj pastraj seminarioj en Tifliso (1817) kaj Kutaisi (1894), reviziita la teksto de la Biblio, eldonataj priekleziaj revuoj en la kartvela lingvo. Sed la ekzarkoj ĉiam venis el Sankt-Peterburgo kaj ili ne estis kartveloj.

Komence de la 20-a jarcento la kartvela klerikaro pli kaj pli ofte pensas pri restarigo de la sendependeco. Uzinte nestabilecon en la politika vivo de Rusio, ili okazigis 12.03.1917 koncilion en Mcĥeta, kiu proklamis sendependecon de la kartvela Eklezio kaj elektis Provizoran Anstataŭanton de Katolikoso - episkopon Leonidon. En septembro 1917 estis elektita la unua katolikoso - Kiriono, kiu tamen baldaŭ mortis. La episkopo Leonido en 1918 iĝis la dua katolikoso de Kartvelio.

La sinodo kaj novelektita patriarko de Rusio Tiĥon malagnoskis la memproklamitan sendependecon kaj tial la Kartvela Eklezio envenis periodon de skismo, kiu daŭris ĝis 1943, kiam la Rusa Ortodoksa Eklezio agnoskis la Kartvelan Eklezion sendependa.

Nuna Katolikoso-Patriarko estas Elio la 2-a. Lia rezidejo troviĝas en Tbiliso.

Stalin estis studento pri pastreco de Kartvela Eklezio.


Кавказ. Тебердинское озеро.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Kaŭkazio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]