Zadní Zvonková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zvonková)
Zadní Zvonková
germane: Hinter-Glöckelberg
pereinta vilaĝo
Preĝejo de sankta Johano Nepomuka en Zadní Zvonková
Oficiala nomo: Zadní Zvonková
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudbohemia regiono
Distrikto Distrikto Český Krumlov
Administra municipo Horní Planá
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Šumava
Situo Zadní Zvonková
 - koordinatoj 48° 43′ 24″ N 13° 58′ 59″ O / 48.72333 °N, 13.98306 °O / 48.72333; 13.98306 (mapo)
Katastro 39,2 km² (3 920 ha) Zvonková
Estiĝo 17-a jarcento
 - pereo 1950-aj jaroj
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zadní Zvonková
Portalo pri Ĉeĥio

Zadní Zvonková (germane: Hinter-Glöckelberg) estas pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Horní Planá en distrikto Český Krumlov situinta sur la dekstra bordo de akva rezervujo Lipno ĉe limo kun Aŭstrio. Antaŭe temis pri ampleksa kaj preskaŭ eksplicite pri etne germana municipo, kiu pereis en la 1950-aj jaroj. Proksime de ĝi troviĝas domaro Přední Zvonková.

Zadní Zvonková situas en katastra teritorio Zvonková kun areo 39,2 km².

Lokaj partoj kaj loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La municipo havadis tri partojn: Glöckelberg (Zvonková), Josefsthal (Josefův Důl) kaj Hüttenhof (Huťský Dvůr). Laŭ listo de municipoj de Ortsrepertorium el la jaro 1913 ĉi tie vivis sume 1610 loĝantoj en 212 domoj.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ties situo fariĝis fatala. Rekte tra la municipo nome kondukis la tn. "fera kurteno" – Zadní Zvonková tiel post la dua mondmilito troviĝis en malpermesita limzono kaj ĝi estis post forŝovo de la germana loĝantaro egaligita kun la tero. Stari ĉi tie restis nur tri konstruaĵoj: preĝejo de Johano Nepomuka, paroĥo kaj domo, kiu hodiaŭ funkcias kiel pensiono. Přední Zvonková ja administre supervivis kaj ĝiaj loĝantoj fariĝis membroj de Pohraniční stráž.[2]

La preĝejo de sankta Johano Nepomuka en Zadní Zvonková devenas el la jaroj 1788-1794. Post incendio en la jaro 1876 ĝi estis novgotike reguligita. En la 1950-aj jaroj ĝi estis kondamnita al pereo.[3] En la tempo de la komunisma reĝimo restis el ĝi sole surkreskinta torzo sen tegmento kun detruita turo kaj perimetraj muroj. Tra templa ĉefa navo kaj elbatitaj fenestroj trakreskis grandaj arboj. Dank'al zorgo de la germanaj devenaj loĝantoj aŭ aliaj idoj kaj favorantoj la preĝejo ĝisatendis multekostan riparon. Reguligita kaj nove riparita estis ankaŭ tute ruinigita apuda tombejo.

Riparita tombejo en najbareco de la preĝejo

Je kelke da jaroj pli poste estis riparita ankaŭ proksima domo ĉe vojo, en kiu estadis lokigita malgranda muzeo dediĉita al praga germane verkisto kaj poeto Johannes Urzidil, kiu ĉi tien ŝatis veturi. La muzeo per vico de laŭtempaj fotografioj kaj artefaktoj parolas pri la vivo en hodiaŭ jam pereinta municipo. Sed la ekspozicio jam estis fermita.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

La konservita domo kun la muzeo

Inter la plej karakterizajn personojn de Zadní Zvonková apartenis Engelmar Unzeitig (1911-1945). Li venis ĝis Zvonková kiel paroĥestro en la jaro 1940 kaj li montriĝis malkaŝe kontraŭ naziismo. Pro siaj elparoloj li estis unu jaro post tio arestita fare de gestapo kaj pli poste li estis lokigita en koncentrejo Dachau, kie li supervivis kvar jarojn. En la jaro 1944 en la koncentrejo disvastiĝis tifo. Pastro Unzeitig anonciĝis mem, ĉu li povos helpi la malsanajn kunmalliberigitojn. Post ia tempo li mem infektiĝis per la malsan o kaj mallongtempe antaŭ liberigo en la jaro 1945 li mortis. Oni sukcesis kontrabandi lian cindron el Dachau ĝis Würzburg.

Kelkaj kunmalliberigitoj markis Unzeitigon kiel sanktulon kaj ili nomis lin Anĝelo el Dachau. En junio de 1991 estis en Würzburg komencita lia kanoniza proceso. La dua fazo de la proceso estis oficiale komencita en Vatikano en majo de 1999.[4] En decembro de 2009 papo Benedikto la 16-a konfirmis la heroajn virtecojn de Unzeitig, kio estas supozo por lia beatigo. La 21-an de januaro 2016 agnoskis papo Francisko lian martiron kaj per tio malfermis al li la vojo por la beatigo.[5] La 24-an de septemnbro 2016 li estis en bavaria Würzburg beatigita.

En Zvonková naskiĝis kaj mortis ankaŭ kamparano kaj politikisto Johann Kaim (1798–1875), dum revolucia jaro 1848 deputito de Imperia asembleo.

Protekto de la naturo[redakti | redakti fonton]

En la katastro de Zvonková estas proklamitaj tri naturmemorindaĵoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]