Zwinger (Dresdeno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zwinger)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Interna korto, rigardo al remparpavilono
La kronoportalo kun la longaj galerioj konektiĝaj ambaŭflanken

Zwinger (eo: ĉirkaŭfermejo) estas konstruaĵo-ensemblo kun parkoj en Dresdeno. La tutarta verko el arĥitekturo, plastiko kaj pentrado, starigita sub la estrado de arĥitekto Matthäus Daniel Pöppelmann kaj de skulptisto Balthasar Permoser, apartenas al la plej gravaj konstruverkoj de la baroko kaj estas krom la Frauenkirche la plej konata konstrumonumento de Dresdeno. Ĝia nomo “Zwinger“ (ĉirkaŭfermejo) devenas de la nomo kutima en la mezepoko por parto de fortikaĵo inter la ekstera kaj interna remparo, kvankam la Zwinger jam je la komenco de la konstruado ne havis tian funkcion.

Zwinger ekestis ekde 1709 kiel oranĝejo kaj ĝardeno kaj ankaŭ kiel prestiĝa festareo. Ĝiaj riĉe ornamentitaj pavilonoj kaj la galerioj borderitaj per balustradoj, figuroj kaj vazoj atestas la pompodisvolvon dum la regeco de elektistoprinco Frederiko Aŭgusto la 1-a (ankaŭ nomita "Aŭgusto la forta") kaj lian potencopretendon esprimitan per tio. La origina koncepto de la elektistoprinco planis Cvingeron kiel antaŭkorto de nova kastelo, kiu okupu la spacon ĝis la Elbo; pro tio oni fermis ĝin al la elba flanko komence per muro. Post la morto de Aŭgusto oni rezignis la planojn por kastelokonstruo, kaj per la forturniĝo de la baroko la Zwinger perdis komence sian gravecon. Nur pli ol jarcenton pli malfrue arĥitekto Gottfried Semper fermis konstruaĵon al la Elbo per la Semper-Galerio.

La Semper-Galerio malfermita en 1855 estis unu el la plej eminentaj germanaj muzeoprojektoj de la 19-a jarcento kaj ebligis pliigi la uzon de Zwinger kiel muzeoensemblo. La aeratakoj kontraŭ Dresdeno la 13-an kaj 14-an de februaro 1945 trafegis Cvingeron kaj kaŭzis vastajn detruojn. Ekde la rekonstruo en la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj Zwinger loĝigas la pentraĵogalerion de antikvaj majstroj, la matematikan-fizikan salonon kaj la porcelankolekton. La origine celita destino kiel oranĝejo, ĝardeno kaj reprezenta festareo je tio ja paŝis en la malfonon; ĉi-lastan tamen oni plue flegas per la prezentado de koncertoj kaj teatraĵoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Dehio: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler. Bd. Dresden. Munkeno, Berlino (Deutscher Kunstverlag) 2005. ISBN 3-422-03110-3.
  • Hubert Georg Ermisch: Der Dresdner Zwinger. En: Schriften des Instituts für Theorie und Geschichte der Baukunst der Deutschen Bauakademie. Dresdeno (Sachsenverlag) 1953.
  • Hermann Heckmann: Matthäus Daniel Pöppelmann und die Barockbaukunst in Dresden. Berlino (Verlag für Bauwesen) 1986. ISBN 3-345-00018-0.
  • Peter Stephan: Neuschöpfung oder Ergänzung? Gedankenspiele zur nachträglichen Realisierung des Dresdner Zwingergartens und zum Einfluss der Rhetorik auf die barocke Gartenkunst, en: Die Gartenkunst 15/1 (2003), 53-84.
  • Matthias Donath / Dirk Welich: Der Zwinger. Edition Leipzig, Lepsiko 2011, ISBN 978-3-361-00668-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.05305555555613.733888888889