Briteliro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Britujo respektive Britio en la Eŭropa Unio
La rezulto de la referendumo pri la briteliro en la jaro 2016, flava = resti, blua = foriri

Briteliro[1] (evitinde ankaŭ nomebla Breksiĝo[2]) el la angla Brexit, vortokunfando de la anglaj vortoj “Britain” (Britujo respektive Britio) kaj “exit” (eliro), aludas al la eliro de Britujo (Britio) el la Eŭropa Unio (EU), kio estis decidita per referendumo en junio 2016.

La brita registaro organizis je la 23-a de junio 2016 referendumon pri eliro. 51,9 % homoj voĉdonis por forlasi la Eŭropan Union.[3][4][5][6] Britio laŭinterkonsente forlasis la Eŭropan Union la 31-an de januaro 2020 je la 23:00 GMT, post kio sekvis 11-monata transira periodo finiĝinta la 31-an de decembro 2020.[7] Dum la transira periodo, Britio kaj EU intertraktis pri la kondiĉoj de siaj estontaj rilatoj.[7]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Brexit en la angla Vikipedio.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eŭropa Bulteno 161 (2016-06)
  2. 2,0 2,1 2,2 Kern.Punkto 081 (2016-06-30): En la ampleksa intervjuo la intervjuata esperantista profesia EU-tradukisto Brian Moon diplomatie sed klare konstatas ke la de la demandintoj meminventita vorto "Breksiĝo" estas multe malpli esperanta termino ol la jam vaste uzata kaj nature esperantlingva nomo "Briteliro"
  3. Brexit: Nicola Sturgeon says second Scottish referendum 'highly likely' (2016-06-24). (angle)
  4. Erlanger, Steven, "Britain Votes to Leave E.U., Stunning the World", 2016-06-23. (angle)
  5. Goodman, Peter S., "Turbulence and Uncertainty for the Market After 'Brexit'", 2016-06-23. (angle)
  6. EU referendum results live: Brexit wins as Britain votes to leave European Union. Alirita 2016-06-24. (angle)
  7. 7,0 7,1 Asa Bennett. "How will the Brexit transition period work?", 2020-01-27.