Kalvinana preĝejo (Debrecen, strato Kossuth)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo (Debrecen, strato Kossuth)
Kalvinana preĝejo de Debrecen, strato Kossuth
Kalvinana preĝejo de Debrecen, strato Kossuth
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Debrecen
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Hajdú-Bihar
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novgotiko
Konstruado
Specifo
Enhaveco preskaŭ 1000 sidlokoj
Longo 40,5 m
Larĝo 25,5 m
Alto 58,5 m (turo)
Konstrumaterialo ekstere ruĝaj ornambrikoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo de Debrecen, ĉe strato Kossuth. Loke ĝi estas konata "ruĝa preĝejo" pro la ekstere kovritaj ruĝaj brikoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Debrecen en la 1880-aj jaroj tri kalvinanaj kirkoj funkciis, kiuj ne estis sufiĉaj. Oni decidis konstrui 2 pliajn. La konstruado komenciĝis en 1886 kaj finiĝis jam en la sekva jaro laŭ planoj de Samu Pecz. La unua meso okazis en 1888. Pli frue en 1810 la kalvinana grupo heredis sumon por konstrui novan kirkon. Intertempe oni kolektis monojn, tial la sumo kovris la konstruadon. La orgeno estis farita en 1894 (ĝi estis renovigita en 1979). Spite la kutimojn interne Jenő Haranghy pentris sekpentraĵojn en 1936. La kalvinana grupo memstariĝis en 1949. Eksteraj renovigaj laboroj okazis inter 1990-1992.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en tre malgranda parko. La fasado estas simetria, meze la svelta turo altiĝas kaj reliefas. La ĉefenirejo troviĝas tra la turo. Malantaŭ la turo la longa navo estas videbla, krome estas ankaŭ kruconavo. Ĉe renkontiĝo de ambaŭ navoj granda oklatera spaco estiĝis interne. La absido estas multlatera. Interne galerioj etendiĝas en ĉiuj 4 flankoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.