Luterana preĝejo (Celldömölk)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Celldömölk
Luterana preĝejo en Celldömölk
Luterana preĝejo en Celldömölk
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Celldömölk
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
Dato de konsekro 1744
Konsekrinto Myskei Ádám
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 1738
Specifo
Alto 35 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Celldömölk.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la nuna Celldömölk dum la mezepoko kaj iom poste konsistis el diversaj komunumoj, ekzemple Nemesdömölk, kiel vilaĝo por nobeloj. Komence la luteranoj havas nur sonorilostablon. Kun permeso de Jozefo la 2-a en 1681 luteranoj de Nemesdömölk havis la rajton konstrui preĝejon, la alian permeson ricevis Nemescsó en Vas (reĝa departemento). En 1686 ili havis ankaŭ luteranan lernejon. La katolika eklezio iomete baris la konstruadon. Jam en 1761 malgranda galerio servis la vizitantojn, en la sekva jaro la orgeno ekfunkciis, la turo estis konstruita en 1796. Post la konsekro oni fondis ankaŭ bibliotekon kaj en 1820 oni konstruis paroĥon. En 1897 plena rekonstruo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estas direktita al oriento, do la pastro dum preĝado rigardas orienten. La altaro, predikejo kaj la orgeno estas originaj, la ceteraj mebloj estas pli novaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.