Nisimura Masao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nisimura Masao
Persona informo
Naskiĝo 11-an de majo 1907 (1907-05-11)
Morto 23-an de majo 1940 (1940-05-23) (33-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japana Imperio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Nisimura Masao, Masao NIŜIMURA[1] (naskiĝis la 11an de majo de 1907 en Osada, Gubernio Tottori; mortis la 23-an de majo[2] de 1940) estis japana esperantisto. Li diplomiĝis pri komerco en 1926.[3]

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Li esperantiĝis en 1930. Aliĝis al Osaka Esperanto-Societo, kie fariĝis komitatano, kaj komencis verki poemojn. En 1935 edziĝis al Tokia samideanino Hasegawa Satiko. En 1938 finverkis la unuan poemaron Edelvejso. En 1939 laboreksiĝis el Sumitomo-kompanio pro grava malsano kaj revenis al sia naskiĝloko, kie komencis la esperantigon de Man-njo (Poemaro Eterna). Mortis en 1940 postlasinte la tradukon de tri volumoj el la dudekvoluma japana ĉefverko.

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Edelvejso, JEL, Osaka 1956.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Revuo Orienta
  2. S-ro Masao Niŝimura mortis la 23-an de majo. en La Revuo Orienta, 1940
  3. "La vivo de Nisimura-Masao" de Nisimura Satiko kaj Itô Kôiti, ĉe Edelvejso, Nisimura-Masao, Osaka 1956.