Preĝejo Marteno de Tours (Szombathely)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Marteno de Tours
Paroĥa preĝejo Marteno de Tours en Szombathely
Paroĥa preĝejo Marteno de Tours en Szombathely
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szombathely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas (Hungario)
diocezo Szombathely
dekanujo Szombathely
paroĥo loke
Arkitektura priskribo
Konstrustilo origine romaniko, poste gotiko, fine baroko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 250 sidlokoj, 100 starlokoj
Ligiloj
vdr

La Preĝejo Marteno de Tours estas romkatolika Monumento historia en Hungario en Szombathely, ĝis 1885 en vilaĝo Szentmárton. Laŭ la supozoj ĝi estas la plej malnova kontinue funkcianta kirko en Hungario.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozas, ke en tiu loko estis tombo de martira episkopo. Baldaŭ oni konstruis tombejan kapelon, ĉirkaŭe ekde la 1-a jarcento tombejo funkciis. Ekde la 4-a jarcento ĝi estis prakristana tombejo. En la 9-a jarcento oni konstruis jam preĝejon anstataŭ la kapelo. Kelkaj kredas, ke la loko estas naskiĝloko de Marteno de Tours. Dum regado de Stefano la 1-a (Hungario) oni konstruis lignan preĝejon, dum Ladislao la 1-a (Hungario) brikan preĝejon. En 1230 la eklezia posedanto estis episkopo de Győr, li trakonstruis la kirkon laŭ romaniko. En la 15-a jarcento la preĝejo gotikiĝis. En 1683 la dominikanoj ricevis la preĝejon, ili konstruis monaĥejon, krome komencis trakonstrui la preĝejon, kiu detruiĝis. La baroka preĝejo estis konstruita inter 1668 - 1672. La dominikanoj estis forigitaj inter 1788 - 1791 pro reĝa leĝo. En 1930 oni konstruis krucnavon, tial la preĝejo kaj monaĥejo jam kontaktiĝis.

Dum la 2-a mondmilito la preĝejo ne difektiĝis, tamen en 1954 ĝi estis renovigita. La internaj muroj estis pentritaj en 1968. La dominikanoj denove estis forigitaj en 1950. La lasta renoviĝo okazis en 2015.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la preĝejo estis kreita skulptaĵo: Marteno baptas la patrinon (1938). La preĝejo situas laŭ la trotuaro. La fasado estas simetria, meze estas la ĉefenirejo, apude po unuj enirejoj. La turo kun bulboforma pinto altiĝas en la malantaŭ parto. La ĉefaltara bildo prezentas la Sanktan Triunuon.

Flanko de la preĝejo

Kermeso okazas en la 11-an de novembro.

Interno de la preĝejo

Fontoj[redakti | redakti fonton]