Tokipono: La lingvo de bono
Tokipono: La lingvo de bono | |
---|---|
Origine | Toki Pona: The Language of Good |
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Sonja Lang |
Lingvoj | |
Origina lingvo | angla |
Lingvo | angla, franca, germana, Esperanto, farsa |
Eldonado | |
Eldondato | 2014 |
Eldoninto | Tawhid |
Trajtoj | |
Paĝoj | 134 |
ISBN | 978-0-9782923-0-0 |
OCLC | 941954941 |
Tradukado | |
Tradukinto | Spencer van der Meulen |
Eldonjaro de tradukita versio | 2022 |
Paĝoj de tradukita versio | 150 |
ISBN de tradukita versio | 978-94-6437-609-8 |
Tokipono: La lingvo de bono (angle Toki Pona: The Language of Good, tokipone lipu pu) estas lernolibro pri Tokipono verkita de Sonja Lang, la kreinto de la lingvo. Ĝi estas eldonita en majo de 2014, ĉirkaŭ 13 jarojn post la enreta publikiĝo de la unua publika versio de la lingvo en 2001, kaj ĝi markas la finon de la aktiva konstruado de Tokipono. La originalo estas en la angla, kaj ekzistas tradukoj en la franca, la germana kaj Esperanto. La franca versio estas tradukita de Lang mem.
La libro enhavas 19 lecionojn pri Tokipono, kolekton de mallongaj tekstoj kaj proverboj, vortaron de vortoj, proponojn por nomoj de lokoj kaj lingvoj, kaj priskribojn de proponitaj sistemoj por skribi Tokiponon per logogramoj kaj por uzi Tokiponon per mansignoj. La logograma skribsistemo, unue enkondukita per ĉi tiu libro, iĝis vaste konata kaj uzata en Tokiponujo en la jaroj post tio.
Kvankam la libro formas la bazon de nuntempa Tokipono, Lang ne konsideras la libron kiel neŝanĝeble fundamenta por Tokipono. En sia dua publikiĝo, Toki Pona Dictionary, ŝi asertis, ke la unua libro estu vivanta dokumento, ĉar ankaŭ Tokipono estas vivanta lingvo. Tial ŝi inkluzivigis en la vortaron liston de klarigoj, korektoj kaj kritikoj pri la unua libro, kiuj sekvas kaj klarigas la uzadon de la lingvo pere de la komunumo.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lang, Sonja. (2021) Toki Pona Dictionary (angle), p. 5–13. ISBN 9780978292362.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- lipu pu, artikolo pri la libro en la tokipona vikia enciklopedio.