Urbodomo de Miskolc

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Urbodomo de Miskolc estas parte malnova, parte nova konstruaĵo en Miskolc, laŭ dokumentoj ĉiam funkciis ĉi tie la urba municipo.

Parto de la urbodomo en Miskolc

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua konata urbodomo funkciis tie en la 17-a jarcento, sed tiutempe Miskolc estis nur malgranda urbo. En la jaroj 1762 kaj 1763 pli nova urbosdomo konstruiĝis. En 1843 sismo, la posta incendio faris ruina la konstruaĵon, provizore oni rekonstruis ĝin. La pli nova urbodomo jam pli granda estis konstruita en la jaroj 1870 kaj 1871. Post jaroj ankaŭ la najbaraj domoj apartenis al la urbodomo, kie foje funkciis ekzemple polico kaj jura akademio. En la fruaj 2010-aj jaroj moderna alo estis konstruita.

La konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Nova alo de la urbodomo

La plej frua - nun videbla konstruaĵo estas unuetaĝa kun keloj, ĝi formas L-majusklon. Super la enirejo balkono estas videbla. La urbodomo ĉe la stratangulo estas duetaĝa. Ankaŭ la moderna alo estas duetaĝa, la fenestroj troviĝas en la sama alteco, ol en la malnova alo. Tie funkcias la duetaĝa ĉefenirejo, kolonoj tenas terason, kiu estas elvidejo. La lasta parto de la konstruaĵo estas éa kvadrata malalta turo supre kun elvidejo, en la teretaĝo funkcias enirejo al la kelaj garaĝoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]