Urbodomo de Szekszárd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Urbodomo de Szekszárd estas signifa historia monumento en Szekszárd, laŭ la ĉefplaco ĉe stratangulo.

La urbodomo en Szekszárd

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbodomo de Szekszárd estis konstruita inter 1842 kaj 1846. La konstruita domo estis la unua publika konstruaĵo de la urbo en la sekva jaro. Dum la oficiala malfermo Franz Liszt faris koncerton. Post jaroj evidentiĝis, ke la fundamento estis konstruita fuŝe. La trakonstruo okazis inter 1904 kaj 1908, eĉ la fasado ŝanĝiĝis. En la 1970-aj jaroj oni konstruis novan alon, tial la domego iĝis U-majuskla (pli frue L-majuskla). En 1985 plena renoviĝo okazis, en 1992 nur la interna parto estis renovigita. En 2009 arkeologoj trovis mezepokan tombejon sub la urbodomo. La municipo ekde la konstruado funkcias en la domego seninterrompe.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Enireja parto de la urbodomo

La unuetaĝa urbodomo situas laŭ trotuaro de la placo, sed unu el la aloj estas duetaĝa. La enireja parto estas portiko kun 4 kolonoj. Pli supre ĉe la tegmento ornamaj kupoloj estas videblaj.

En la nupta ĉambrego oni pentris 2 sekpentraĵojn pri vilaĝa nupta manĝo en 1976. En la ŝtuparejo same 2 pentraĵoj estis pentritaj en 2000. En la urbestra ĉambro gobelino estas videbla.

Fontoj[redakti | redakti fonton]