Pipeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mezurpipeto 20 ml

La pipeto estas vitra aŭ plasta tubo uzata precipe en laboratorio por elpreni aŭ enmeti precizan kvanton da likvo.

La klasika formo estas vitra tubeto, kiu malvastiĝas je unu ekstremaĵo. La alia ekstremaĵo estas aŭ malfermita, aŭ fermita per guma ĉapeleto (pipeto de Pasteur). Kelkfoje ĉe la pli larĝa ekstremaĵo troviĝas guma pilko por faciligi la pipetadon. Nuntempe, aparte en medicina kampo, estas ofte uzataj unuuzaj pipetoj el plasto.

Teknike pli kompleksaj kaj precizaj estas la mikropipetoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]