Turkisa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzu kun turkiso (gemo)


Koloroj > Turkisa


#40E0D0

Turkiso estas verdblua koloro, komparu kun bluverda glaŭko kaj kun cejana koloro.

La nomo originas de la gemo turkiso.

En diversaj kolormodeloj oni prezentas la turkisan koloron jene:

  • RVB: R = 93; V = 193; B = 185.
  • CMFN: C = 60; M = 0; F = 30; N = 0.
  • HSV: H = 175°, S = 52%, V = 76%.
#40E0D0


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.