Urbofesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lenin-placo en Voroneĵ, Rusio dum urbofesto

Urbofesto (aŭ Tago de la urbo) estas ĉiujara festo, dediĉita al iu konkreta urbo. Urbofesto kutime estas plej granda festo de la urbo, kun multaj amasaj aranĝoj: gratuloj de urba estraro, koncertoj, manifestacioj, artfajraĵoj. Plej vaste estas festataj gravaj urbaj jubileoj.

Tago de urbofesto[redakti | redakti fonton]

La urbofesto estas festata en iu grava dato por la urba historio:

  • ĉefa festo de la tuta ŝtato
  • dato de fondiĝo de la urbo;
  • Venkotago (politika festo en Orienta Eŭropo);


kaj aliaj.

Tamen, la dato estas elektata ankaŭ laŭ preferoj pri oportuneco: kutime oni organizas festadon en feriaj tagoj (sabate, dimanĉe), kaj la festo ofte daŭras dum kelkaj tagoj. En nordaj landoj ĝi okazas plejparte en varma sezono (printempo — somero — komenco de aŭtuno). En multaj urboj popularaj inter turistoj ĝi estas festata en turisma sezono: ekzemple, urbofesto de Sankt-Peterburgo okazas en fino de majo — periodo de blankaj noktoj.

Listo de urbofestoj laŭ urboj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tie estas listo de urbofestoj en diversaj urboj.

En Rusio[redakti | redakti fonton]

Urbo Dato
Kaluga Lasta sabato de aŭgusto
Moskvo (pli) Unua sabato de septembro
Obninsk 27-a de julio
Sankt-Peterburgo 27-a de majo
Vladimir Unua dimanĉo de septembro
Voroneĵ Tria sabato de septembro

En Ukrainio[redakti | redakti fonton]

Urbo Dato
Kievo Lasta dimanĉo de majo
Odesa 2-a de septembro

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]