Gospelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aretha Franklin (kun gospela radikoj) kantante la 21an de aprilo, 2007, ĉe Nokia Teatro en Dallas, Teksaso.

Gospelo kombinas usonan kristanan religian muzikon kun melodioj kaj ritmoj, kiuj disvolviĝis kune kun frua bluso kaj ĵazo. La vorto "gospelo" venas de angla termino signifanta "evangelion" (de malnovangla "gōdspel", "gōd" = "bona" kaj "spel" = "rakonto", "mesaĝo"). Modernaj gospelaj artistoj jam inkludas elementojn de soula muziko, kiu originale leviĝis de sekulara formo de gospelo. Gospelo unue populariĝis inter afrik-usonanoj kaj blankaj sudusonanoj, sed poste populariĝis ĉirkaŭ la mondo.

Gospelo unue populariĝis dum la 1930-aj jaroj, kiam la blusulo Thomas A. Dorsey fabrikis la terminon gospela muziko kaj montris la vojon per kantoj kiel "Precious Lord Take My Hand" ("Altvalora Sinjoro prenu mian manon") kaj "Peace in the Valley" ("Paco en la valo"). Kelkaj radikoj troviĝas en la eldonitaj verkoj kaj lernejoj de Aldine Kieffer (n 1 aŭg 1840) kaj lia bofrato Ephraim Ruebush en Virginio. Gospelo estis antaŭenigita de instruistoj de vojaĝantaj lernejoj, sudusonaj gospelaj kvaropoj kaj eldonejoj de formnota muziko, tiel kiel la eldonejo A. J. Showalter (1879, Georgio), la eldonejo James D. Vaughn (1901, Tenesio), kaj la eldonejo kaj muzika kompanio Stamps-Baxter (1924, Teksaso) de V. O. Stamps.

Inter la plej bone konataj gospelaj kantistoj estas Mahalia Jackson, Linda Hopkins, la Blind Boys of Alabama, la Jordanaires, kaj la Oak Ridge Boys. Nigrula kaj blankula gospelaj muzikoj jam restas ĝenerale apartaj ĝenroj.

La Gospel Music Association de Usono estas grava grupo de gospelaj artistoj. Aretha Franklin, filino de pastro, estas ekzemplo de populara kantistino kun gospelaj radikoj. Multaj blusaj kaj kontreaj prezentistoj, de Solomon Burke ĝis Elvis Presley, montris sian amon por gospelo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]