Saltu al enhavo

Hiosciamino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hiskiamino)

Hiosciamino estas biologie aktiva tropanalkaloido unuafoje ekstraktita el hiskiamo, tiel ĝia sinonima nomo estas hiskiamino. La biologie aktiva (S)-hiosciamino troviĝas ofte en solanacoj, ekzemple en daturo, en mandragoro, brugmansio (anĝeltrompeto), en beladono kaj en hiskiamo. Ĝin malkovris la Heidelberg-a farmakologo Philipp Lorenz Geiger en 1833.

Tiu venena substanco blokas la acetilkolinan receptoron en la nerva sistemo.