Beladono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra beladono

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Magnoliopsida
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Solanacoj Solanaceae
Genro: Atropo Atropa
Specio: A. belladonna
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Nigra beladono (Atropa belladonna) estas plurjara herbo kun kloŝformaj, brune violkoloraj floroj kaj brilglataj, nigraj, venenaj beroj. Ĝi havas ovoformajn, glatrandajn foliojn (la folilameno longas 10–20 cm). La tigo de la planto altas 1-2 metrojn. La planto (folio, radiko, frukto) enhavas la alkaloidon atropino.

Atropino donis al la planto beladono la nomon: Iam virinoj uzis etan kvanton da atropino (ekstraktita el beladono) por pligrandigi la pupilojn kaj tiel aspekti pli alloge ("bele").

Ĝi estas kuracplanto, kies folio, radiko uzatas por diversaj farmaciaĵoj.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]