Kliniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kliniko en Manhattan.

Kliniko estas kaj la ejo kaj agado por esplori la simptomojn, malsanojn kaj traktadon de malsanuloj. Iel ĝi povas esti uzata kiel preskaŭ sinonimo de hospitalomalsanulejo.

En NPIV kliniko estas Praktika instruado de la medicino per montra esplorado de la pacientoj. Sekcio de hospitalo, kie profesoro instruas siajn disĉiplojn, farante antaŭ ili diagnozojn ĉe la litoj de malsanuloj kaj Privata faka hospitalo.[1]

Laŭ Francisko Azorín kliniko estas Sekcio de hospitalo, kie la majstro instruas siajn disĉiplojn farante antaŭ ili la diagnozojn ĉe la malsanuloj.[2] Li indikas etimologion el la greka klinike, el kline (lito), kaj de tie la latina clinicus. Kaj li aldonas la terminon polikliniko.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. NPIV [1] Alirita la 28an de Decembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 111.
  3. Azorín, samloke.