Kunlaboreca ekonomio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kunlaboreca ekonomio estas soci-ekonomia sistemo, tio estas tipo de alternativa ekonomio, en kiu dividante kaj kolektive konsumante centrajn spezojn, oni venas al komuna kreado, produktado, distribuo, komerco kaj konsumo de varoj kaj servoj. Informa teknologio estas ofte la katalizilo por individuoj, neregistaraj kaj registaraj organizoj. Temas pri ekonomia modelo bazita sur la interŝanĝo kaj la komuna disponigo de rimedoj kaj servoj per ciferecaj platformoj. Ĝi inspiriĝas en la utopioj de la kundividemo kaj ne komercaj valoroj, kiel la reciproka helpo aŭ la kunviveco, kaj ankaŭ en la spirito de senpageco.[1].

Malsamaj esprimoj estas uzataj en diversaj lingvoj por la kulaboreca ekonomio kiel kundivida ekonomio, kunlabora konsumado,  platforma ekonomio aŭ ekonomio je peto/demando.

De socia al komerca celo[redakti | redakti fonton]

La sociaj antaŭuloj en la kunlaboreca ekonomio estas la iniciatoj kiuj aperis de la deziro fari kontribuon al kvartalo aŭ al sana vivmedio.[2]. Ekzemploj de tiuj sociaj kunlaborecaj ekonomioj estas la tn. repaircafe (ilara reparejo), hejmkolekto (manĝoj) kaj t.n. peerby (prunti aĵojn aŭ lupagi).

Monsavaj kunlaborecaj konsuminiciatoj turniĝas ĉirkaŭ la praktika kundivido de multekostaj propraĵoj kun aliaj homoj, ekzemple aŭtokundivido, organizita kunveturado kaj ĉambroluado al turistoj.

Per amasfinancado homoj kune arigas monon por iu celo, kiu cetere ne nepre estu je socia bezono. Regulaj bankoj ankaŭ povas fariĝi tre interesitaj en popolfinancado.[3] Konataj estas diversaj amasfinancadoj por kolektiva aĉeto de sunpaneloj fare de individuoj, lernejoj kaj sportaj kluboj.  

Komerce[redakti | redakti fonton]

Komercaj kaj surpetaj servoj por saĝtelefonoj sin foje prezentas kiel esprimo de la kunlaboreca ekonomio, sed pro ilia interrompa karaktero, skalo kaj dezajno en la praktiko ili prefere estas servoplatformoj. La plej sukcesaj kundividaj servoj limigas sin al la plibonigo kaj merkatigo de ilia apo, tiel ke memstaraj entreprenistoj povu oferti siajn servojn al pli da klientoj: la taksio-apo Uber kun variaj tarifoj estas ekzemplo de tio.

Krom servoj, sperto, scio, tempo aŭ spaco, la kundividaj iniciatoj proponas jenon :

  • Negoco-al-Negoco : la kunlaboreca ekonomio de firmaoj kiuj kundividas varojn inter si. Transporto kaj memproduktita energio estas bonaj ekzemploj.
  • Servoj : ĉi tie prioritatas la kundivido de scio, kreemo kaj riparlaboroj.
  • Manĝoj : kune konsumi manĝaĵojn, ne forĵeto de manĝaĵoj aŭ kolekti manĝaĵojn.
  • Movebleco : la divido de ĉiuj specoj de transportiloj kiel aŭtolupreno de privataj personoj, kundivido de aŭtoj, boatoj, bicikloj, parkejoj, taksi-veturadoj aŭ kunvojaĝadaj sistemoj.
  • Spaco ; la interŝanĝo de feria hejmo, oficejo, laborejo, aŭ (legomo)ĝardeno.
  • Aĵoj ; la interŝanĝo, pruntepreni, donaci aŭ aĉeti de (ankoraŭ) uzeblaj aĵoj de privataj personoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ignacio Ramonet, La horo de kunlaboreca ekonomio, Le Monde Diplomatique en Esperanto, 1a oktobro 2016, konsultita la 10an novembro 2016
  2. (nederlanda) Radicale Vernieuwers - 23 ideeën voor een betere wereld (radikalaj noviguloj - 23 ideoj por pli bona mondo) Vrij Nederland, konsultita la 10an novembro 2016.
  3. (nederlanda) Ondernemer, nu heb je de bank echt niet meer nodig (entreprenisto, nun vi vere ne plu bezonas la bankon)