Senlime

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Esperanto-asocio. Por informoj pri la videa serio de TEJO, vidu la artikolon Esperanto Senlime.

La translima asocio Senlime, Esperanto-asocio en la Eŭregiono Mozo-Rejno,[1] intencas progresigi la reciprokan internacian komprenon precipe en la Eŭregiono Mozo-Rejno helpe de la internacia lingvo Esperanto. La esperantaj grupoj en Verviers, Lieĝo, Akeno kaj Mastriĥto aspiras al pli bonvola kaj intensa kunlaboro. Iom post iom estas konstruita la Eŭregiono de Esperanto.

Jam de antaŭ la dua mondmilito, esperantistoj el la tri najbaraj landoj kutimis renkontiĝi.[2] Ili ofte biciklis kaj tranoktadis unu ĉe la alia. Tiel naskiĝis la tiel nomataj Trilandaj Renkontiĝoj, kiuj ankoraŭ nun ĉiujare (printempe kaj aŭtune) okazas en tiu regiono. Ĉiu el la regionaj Esperanto-grupoj (Akena, Marnolanda, Verviersa...) siavice organizis la Trilandajn Renkontiĝojn.

Plurfoje, grupeto de volontuloj klopodis starigi ian konstantan organizan komitaton, kun pli-malpi mallonga sukceso. Tiel, iom post iom, naskiĝis la ideo transiri de Trilanda Renkontiĝo al trilanda asocio.

La Eŭregiono Mozo-Rejno estas translime kunlaboranta, kulture riĉa komunumo, ene de la Eŭropa Unio: La eŭropa regiono konsistas el la belgaj provincoj Limburgo (800.000 loĝantoj) kaj Lieĝo (1 miliono da loĝantoj), el la suda parto de nederlanda Limburgo (700.000 loĝantoj), kaj el la subregiono Akeno (parto de la distriktaro Kolonjo (kun pli ol 1 miliono da loĝantoj). Tiu trilingva regiono, kie lingvaj kaj ŝtataj limoj ne kongruas, travivis longan komunan historion. Kontaktpunkto inter tri gravaj kulturaj fluoj, la Eŭregiono Mozo-Rejno celas Eŭropan Unuiĝon.

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]