Uzanto-Diskuto:Esperantolit

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Esperantolit!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Biciklanto 23:12, 24. Jan 2008 (UTC)

Irlanda Literaturo[redakti fonton]

Saluton Esperantolit,

Bonvolu atenti, ke mi movis vian liston de esperantigitaj verkoj de irlanda literaturo al Listo de irlandaj literaturaj verkoj tradukitaj en Esperanton, ĉar via teksto tute ne temis pri "Irlanda literaturo" ĝenerale, kaj do la unua titolo ne taŭgis. Thomas Guibal 15:06, 7. Apr 2008 (UTC)


Mi konsentas. Esperantolit.

Irlanda literaturo[.][redakti fonton]

Kial rekrei ekzakte saman artikolon kun punkto fine de la titolo ? Tio estas sensenca. Mi forigas "Irlanda literaturo.", ĉar jam ekzistas "Irlanda literaturo" (sen punkto). Dankon pro via kompreno, Thomas Guibal 16:21, 10. Apr 2008 (UTC)

Dosiero:Pic 0210.jpg[redakti fonton]

Saluton, Esperantolit. Vi ĵus alŝutis la bildon Dosiero:Pic 0210.jpg. Mi enmetis la ŝablonon {{no source}}, ĉar la bilda paĝo devas enhavi informon pri la licenco. Alikaze unu el la administrantoj forviŝos la bildon. - Krome la nomo de la bildo nenion eldiras pri la montrata aĵo. Kore --Tlustulimu 09:41, 18. Jun 2008 (UTC)

Saluton, Esperantolit. Ne estas bone, meti iun informon pri kopirajto en artikolon, en kiu la bildo estas uzata. La informo devas estis sur la bilda paĝo mem. Ekzemplo por tia informo estas sur la bilda paĝo Dosiero:SEFT-Kafoklaĉo2007.jpg. Se vi mem ne povas fari tion, bonvolu skribi ĉi tie de kie vi prenis ĝin kaj kiu licenco eblas. Tiam mi povas helpi al vi. - Eble ni trovos krom tio ankaŭ iom pli bonan nomon por la bildo. Kore --Tlustulimu 10:47, 19. Jun 2008 (UTC)

RESPONDO DE ESPERANTOLIT. La eraro estis pro mia manko de sperto. Pardonu.

Saluton, Esperantolit. Sed tamen ĝi estas korigenda. Ĉiu bilda paĝo povas esti prilaborata post la alŝutado kiel ĉiu alia artikolo. Tial vi povas enmeti licencan ŝablonon per klako sur la ligilon "redakti". - Ĉu vi eble volas atendi, ĝis kiam iu administranto traktos senlicencajn bildojn? Kore --Tlustulimu 14:19, 30. Okt 2008 (UTC)

Viaj bildoj[redakti fonton]

Saluton, Esperantolit. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzeblaj sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn. - Do neniu el viaj bildoj havas informojn pri fonto kaj licenco. Sed tio necesas. Se vi ne aldonos la mankantajn informojn, la bildoj devos esti forigataj por eviti problemojn al Vikipedio. Kore --Tlustulimu 13:00, 30. Okt 2008 (UTC)

Simile, vi havas similan problemon kun Dosiero:A.Kvinke (beag).jpg. Ĉu ĝi estas libere licencita bildo aŭ ne? Dankon pro via atentigo. -- Yekrats 13:13, 27. Nov 2008 (UTC)

RESPONDO de esperantolit:

Estimata - Pri la bildoj sur la paĝoj al kiuj mi kontribuis, temas precipe pri la nuraj kovriloj de libroj, el mia privata libraro, kiujn mi skanis kaj enmetis. Pluraj el tiuj ilustraĵoj de librokovriloj jam aperis diversloke en revuoj kaj en reklamoj. Do ili supozeble ne povas esti objekto de kopirajto, aŭ permesdevigo, ĉu? Aliajn detalojn pri la bildoj mi enmetitis sur la respektivaj dosierpaĝoj.

Kovrilpaĝoj povas esti objektoj de kopirajto, kaj esti "juste (aŭ eĉ maljuste) uzataj" kiel en Vikipedio. --93.81.185.100 18:39, 29. Nov 2008 (UTC)