Garbhan MacAoidh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Garbhan MACAOIDH, angle Girvan MacKay, naskiĝis en Bolivio la 14an de aŭgusto 1929, el skotaj gepatroj. Li estis edukita en Portugalio kaj en Skotlando, diplomitiĝis en la lasta kaj licenciiĝis en Bonaero, Argentino. Krome, li perpoŝte studis ĵurnalismon kaj verkadon, kaj gajnis la diplomon kaj la licencion de Esperanto-Asocio de Britio. Li praktikis diversajn profesiojn, i.a. tradukisto, kaj samtempe verkis dum pli ol 40 jaroj en la skotgaela lingvo, pri ĉiuj temoj: lingvoj, vojaĝado, fikcio, biografio, poezio, astronomio, komputiloj kaj Esperanto. En la gaela literatura revuo GAIRM al kiu li kontribuis, estis felietone publikigita du longaj verkoj liaj, nome, Ishah (romano, 1976), kaj Guirme Chnoc Ciana ("La verdo de foraj montetoj", 1983, 1984). Li kompilis English-Gaelic Key to Dwelly's Gaelic-English Dictionary (Anglan-Gaelan ŝlosilon al la vortaro gaela-angla de Edward Dwelly), GAIRM, Glasgovo 1974. Lia poezio (tradukita kaj originala) estas inkludita en diversaj antologioj, ekz. Zapovit, Naukova Dumka, Kievo 1989; Bàrdachd na Roinn-Eòrpa ann an Gàidhlig (Europa poezio en la gaela), GAIRM, Glasgovo 1990; An Tuil ("La tajdo"), POLYGON, Edinburgo 1999; En nacia vesto, Budapesto 2004, Star in a Night Sky, Eldonejo Francis Boutle, London 2012. La lingvoj el kiuj li tradukis inkludas Esperanton, la anglan, la portugalan, la hispanan, la francan, la norvegan, la skotan kaj la gaelan. Uzante Esperanton kiel pontolingvon, li ankaŭ tradukis poezion el la slovena kaj la ukrajna. Liaj eldonitaj verkoj inkludas, i.a., The Scots Tongue / La skota lingvo, Eldonejo LULU 2007 ([1], kaj Tasgaidh - A Gaelic Thesaurus, LULU 2007/8. Nun li emeritiĝis kaj loĝas en Tullamore (irlandgaele: Tulach Mhór) Tullamore, malgranda urbo en la meza Irlando. La grandan ĉefverkon de William Auld, La infana raso, li tradukis en tri lingvojn, nome la anglan ("The Infant Race"), la malaltejan skotan ("The Bairnlie Race"), kaj la skotgaelan ("An Cinneadh Leanabail"). Ĉiuj estas legeblaj kaj elŝuteblaj ĉe la retpaĝoj de la Akademio Literatura de Esperanto (antaŭe: Esperantlingva verkista asocio) [2]. Tiuj liaj tri nacilingvaj versioj de La infana raso nun estas inkluditaj en lia libro "William Auld - Master Poet of Esperanto, eldonita pere de la entrepreno LULU (www.lulu.com), kiu perrete vendas ĝin.

Garbhan MacAoidh estis la unua el nur ses kandidatoj, kiuj gajnis la diplomon Licencio de la Esperanto-Asocio de Britujo (LEAB), iniciita kaj direktita de Reto Rossetti. Ekde la jaro 2010 li estas membro de la Akademio Literatura de Esperanto.

Ekde 1988 Garbhan MacAoidh estas regula kunlaboranto de MONATO kaj estis ties redaktoro pri lingvoj kaj pri turismo en la periodo 1992-1994[1]. Liaj kontribuaĵo aperas sub diversaj pseudonimoj kaj formoj de lia nomo: GMA, IRL, Girvan McKay, Garvan Makaj, Albisturo Kvinke… Ankaŭ lia edzino Máire ("Moja") estas aktiva esperantisto, kiu aktivas kiel loka reprezentanto de Amnestio Internacia, kaj kiel ano de aliaj homaramaj kaj ekologiaj organizaĵoj. Ŝi verkis infanliteraturon en la gaela, kaj de temp' al tempo ŝi kontribuas al diversaj esperantaj publikigaĵoj. Iliaj filoj, Conall kaj Somhairle, estas esperantistoj kaj denaskaj gaelparolantoj. Ilia plejaĝa kaj plurlingva filo, Ruairidh Lachlan, instruas en la Universitato de Erlangen-Nürnberg, Germanio.

Origino de la nomo MacAoidh[redakti | redakti fonton]

La skota klano MacAoidh (angligita Mackay, McKay) devenas de la regiono Sutherland (gaele: Cataibh), kiu, kune kun Caithness (gaele: Gallaibh), estas la plej norda ekstremaĵo de la skota ĉeflando. Je la fino de la 18a jarcento, uzurpantaj terposedantoj enkondukis ŝafojn en la teritorion por anstataŭi la tradician bovaron, kaj en la 19a, ili elpelis la klananojn kaj detruis iliajn domojn, por povi pli profitdone ekspluati la senhomigitan regionon per ŝafbredado. Preskaŭ la tuta klano MacAoidh devis forlasi sian historian hejmlandon kaj elmigri suden aŭ eksterlanden. Fama ano de la klano estis la poeto Rob Donn Mackay (1714-78).


Pic 0210.jpg Enirejo al Dùthaich ‘ic Aoidh ("La lando de la Klano Mackay"), Cataibh, Skotlando.

Ilustraĵo: Amatora foto senkondiĉe provizita de Cailein MacCoinneach (Colin Mackenzie), Bùn Ilidh (Helmsdale), Cataibh.

Eldonajhoj de GMA.jpg 1 Gaela vort-trezoro; 2 La skota lingvo; 3, 4, 5 skota, gaela kaj angla tradukoj de

      La infana raso de William Auld

(Fontoj de la aliaj ilustraĵoj: Fotoj faritaj de Garbhan MacAoidh mem, kaj uzitaj kun permeso.)

Poezio

Soneto

Neniu vere vivas en libero.
En iu senco, ĉiu estas sklavo
de malriĉec', malvirto aŭ malvero,
de ŝajna bono (en reale mavo),
de hipokrito aŭ de hipotezoj
nek konfirmitaj, nek iam pruveblaj,
senvaloraĵo je merkataj prezoj;
ĝis kiam eble en la menson venos
konscio pri la trista stato nia:
ke vi kaj mi langvoras en katenoj
forĝitaj pli per hom' ol per destino:
malbeno kaj persona, kaj socia;
kaj ni scivolas ĉu eĉ am' aŭ saĝo
malfermos la kradpordon de la kaĝo.


Elegio

Ŝi mortis kiel lanta sunsubiro;
Vivon ŝi spertis, buntan kaj penigan,
Jaron de gajno, perdo, kaj akiro.
Ŝi mortis, kaj kun ŝia mort’ dolora
Forpasis ne nur kara la fratino
Sed ankaŭ ero de trezor’ memora:
Nia juneco, nia hejm’, Patrino;
Hispanaj memoraĵoj, portugalaj,
Militaj jaroj en la Nord’ severa;
Jen bonaj tempoj, jen amaraj, malaj,
Esper’ trompita, kaj plezuro vera.
Tro kurtaj tamen jaroj de kontento
Kaj je la fino, longa pun’ sufera
Portita kun rezigno kaj konsento.
Preĝojn kaj larmojn niajn ŝi ne volis
Nek liturgi’ okazis, nek lamento;
Nur en kunest’ de famili’ amita,
Foli’ falanta, kaj aŭtuna vento,
Kiam forpasis nia Margarita.


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/01, paĝo 3: Enkonduko verkita de Paul Peeraerts.