À mort l’arbitre (filmo)
À mort l’arbitre | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | À mort l'arbitre |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1984 |
Ĝenro | drama filmo, association football film |
Kameraado | Edmond Richard |
Reĝisoro(j) | Jean-Pierre Mocky |
Produktisto(j) | Raymond Danon |
Scenaro | Jacques Dreux • Jean-Pierre Mocky |
Muziko de | Alain Chamfort |
Rolantoj | Michel Serrault • Carole Laure |
IMDb | |
À mort l'arbitre (Morton al arbitraciisto) estas franca drama filmo de Jean-Pierre Mocky, aperinta en 1984.
Rakonto
[redakti | redakti fonton]Trudinte penalon, arbitraciisto estas postsekvata de klub-subtenantaro de la malgajninta teamo.
Antaŭ grava futbala matĉo, policanaro estas instalata, estrata de inspektoro Granowski dum ekscititaj klub-subtenantoj, el kiuj Rico kaj lia kunularo alvenas al la stadiono. En la fino de la matĉo okazas batalo inter subtenantoj de ambaŭ teamoj. Maurice, la arbitraciisto kaj lia fianĉino estas postsekvataj ĝis televida stacio kie okazas elsendo. Ili forfuĝas kaj denove estas sekvataj de Rico kaj lia bando en komerca centro kie ili rifuĝas. Rico nevole mortigas unu el siaj amikoj kaj kredigas al siaj ceteraj amikoj, ke mortigis lin Maurice.
La klub-subtenantoj iras ĝis la domo de la fianĉino celante mortigi la arbitraciiston.
La bando serĉas la loĝejon, kie la fianĉino loĝas. Ili atakas gardiston, tranĉas la telefon-liniojn, rompas pordon de najbara loĝejo kaj finfine trovas la ĝustan pordon. Tiam ili ekipiĝas per materialo por enrompi la blenditan pordon kaj ankaŭ malŝaltas la elektron. La duopo akrobate forfuĝas tra la fenestro, Rico estis vundita de la fianĉino kaj unu el la homoj falis kaj mortis. La duopo denove estas postsekvata ĝis fabriko dum policanoj estrataj de Granowski samtempe alvenas. Alia homo mortas, la arbitraciisto estas pafvundita, tamen la duopo sukcesas eskapi ĝis konstruejo. Rico sekvas ilin per aŭtoĉaro kaj ili trovas aŭton por fuĝi. Rico puŝas la aŭton en kavaĵon kaj forveturas sed Granowski fine retrovas lin.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: À mort l'arbitre
- Reĝisoro: Jean-Pierre Mocky
- Scenaro: Jacques Dreux kaj Jean-Pierre Mocky adaptita de The Death Penalty (La Morto-Puno), de Alfred Draper
- Delegita produktoro: Raymond Danon
- Ekzekutivaj produktoroj: Daniel Deschamps, Maurice Illouz kaj Pierre Darçay
- Foto-direktoro: Edmond Richard
- Origina distribuanto: PlanFilm
- Muziko: Alain Chamfort laŭ Gioachino Rossini
- Akrobataĵoj:Daniel Vérité kaj Roland Neunreuther
- Sono-inĝenieroj: Luc Perini kaj Lucien Yvonnet
- Dekoroj: René Loubet
- Kostumoj: Monique Tourret kaj Laurence Lévy
- Ŝminkado: Catherine Demesmeaker
- Muntado: Catherine Renault kaj Jean-Pierre Mocky
- Produktaj societoj: Lira-Eléphant, TF1 Films Production, RTZ Productions
- Ĝenro: Dramo
- Jaro de filmado: 1983
- Daŭro: 82 minutoj
- Lando: Francio
- Aperdato en kinejoj: 22-a de februaro 1984 (Francio)
- Filmo malpermesita al malpli ol 12-jaruloj je aperdato en kinejoj.
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Michel Serrault: Rico
- Eddy Mitchell: Maurice Bruno, arbitraciisto
- Carole Laure: Martine Vannier
- Claude Brosset: Albert
- Laurent Malet: Teddy
- Nathalie Colas: Malou
- Jean-Pierre Mocky: Inspektoro Granowski
- Dominique Zardi: Klub-subtenanto
- Jean Abeillé: Klub-subtenanto
- Jean Cherlian: Najbaro
- Géraldine Danon: Cathy
- Sophie Moyse: Philippon
- Antoine Mayor: Mayor
- Michel Stano: Alain
- Gaby Agoston: Telespektanto
- Henri Attal: Luprenanto
- Jean-Marie Blanche: Prezentisto
- Jean-Paul Bonnaire: Kelnero
- Christian Chauvaud: Klub-subtenanto
- Catherine Couronne: Servistino
- Nathalie Dauchez: Klub-subtenantino
- Michel Degand: Klub-subtenanto
- Luc Delhumeau: Aĉetanto
- Pascale Feuillard: Noktomanĝantino
- Jean-Claude Forestier: Gardisto
- Marjorie Godin: Akcidentito
- Patrick Granier: Klub-subtenanto
- Olivier Hémon: Klub-subtenanto
- Maurice Illouz: Klub-subtenanto
- Lisa Livane: Najbarino
- Pierre-Marcel Ondher: Luprenanto
- Hervé Pauchon: Klub-subtenanto
- Daniel Perche: Spektanto
- Charlotte Pichon: Telespektantino
- Emmanuel Pinda: Klub-subtenanto
- Elisabeth Rambert: Trinkejestrino
- Jean-Claude Romer: Viro en rulseĝo
- Vincent Solignac: Ŝoforo
- Tania Thomassian: Klub-subtenantino
- Jean-Claude Tiercelet: Luprenanto
- François Toumarkine: Klub-subtenanto
- Robert Yacar: Hispano
- Didier Mathieu
- Katia Komanoff
Komentaro
[redakti | redakti fonton]Jean-Pierre Mocky subskribis kultan verkon montrante la mondon de futbalo per alia rigardo. Li montras al ni klub-subtenantojn, kiuj pro nura penalto trudita de la arbitraciisto, povas transiri en frenezecon, ĉefe Rico, la bandestro, enkorpigita de Michel Serrault, kiu iros ĝis la neripareblo koncerne la arbitraciiston, ludatan de Eddy Mitchell kaj lian kunulinon, ludatan de Carole Laure.
Plie, Mocky montras al ni la homan stultecon, personigitan de Rico, malnobla kaj fia ulo.
Pri la filmo
[redakti | redakti fonton]- Nova kunlaborado inter Jean-Pierre Mocky kaj Michel Serrault post Le Roi des bricoleurs en 1977.
- En la sceno, kie la arbitraciisto kaj lia kunulino troviĝas en ŝia loĝejo, kiam la najbaroj aŭdas la teruritajn kriojn de Martine (ludata de Carole Laure) , aŭdeblas kanzono de Alain Chamfort, Rendez-vous, el albumo Secrets Glacés, aperinta la jaron de la filmado.
- Michel Serrault kaj Eddy Mitchell denove renkontiĝos en 1995 en la filmo Le bonheur est dans le pré de Étienne Chatiliez.
- La filmo aperis unu jaron antaŭ la eventoj de Heysel.