Ádám Miklósi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ádám Miklósi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1962 (1962-09-25) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo universitata instruisto • biologo • etologo
vdr

Ádám Miklósi [miklOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Miklósi Ádám estis hungara biologo, etologo, profesoro, membro (korespondanta (2016), ordinara (2022)) de Hungara Scienca Akademio.

Ádám Miklósi [1][rompita ligilo] naskiĝis la 25-an de septembro 1962 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ádám Miklósi frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris biologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1986. Post siaj studoj li estis asistanto, poste instruisto en la universitato. En 1987 li edziĝis, baldaŭ li havis 2 filojn. Li esploris 3 jarojn en Universitato de Sussex. Ĝis 1994 li okupiĝis pri paradizaj fiŝoj (Macropodus opercularis), poste pri hundoj. Li akiris sciencajn gradojn PhD en 1995, DSc en 2005 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 2006 li estis nomumita katedrestro. Li ricevis premion en 2015.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • In the search for the functional homology of human imitation: Take play seriously! (1998)
  • Understanding culture across species (2004) - kun aliaj
  • Az állati elmék a cirkuszban: az idomítástól a gondolkodásig - libro
  • Dog behaviour, evolution and cognition dufoje eldonita libro, uzata ankaŭ studenta lernolibro
  • A kutya viselkedése, evolúciója és kogníciója (2010) - libro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.