Áron Chorin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Áron Chorin
Áron Chorin
Áron Chorin
Persona informo
Naskiĝo la  3-an de aŭgusto 1766(nun 1766-08-03)
en Weisskirchen (Moravio, Aŭstra Imperio)
Morto la 24-an de aŭgusto 1844
en Arad (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Lingvoj hebreagermana
Ŝtataneco Aŭstra imperioHungara reĝlando
Okupo
Okupo rabeno
vdr

Áron Chorin, אהרן חארין, laŭ hungarlingve kutima nomordo Chorin Áron estis hungaria (supozeble ĉeĥdevena) ĉefrabeno, pioniro de frua religia reformo. Lia nepo estis Ferenc Chorin.

Áron Chorin[1] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1766 en Weisskirchen (Moravio, Aŭstra Imperio, nuntempa Hranice (distrikto Přerov) en Ĉeĥio), li mortis la 24-an de aŭgusto 1844 en Arad (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), nuntempe en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Áron Chorin devenis el malriĉa juda familio. En la aĝo de dek kvar li studis en Hungara reĝlando, poste en Prago en la pli alta Talmuda lernejo. Li edziĝis en 1783 kaj tiutempe li estis komercisto. Tiu komerca kariero ne estis sukcesa, tial li akceptis rabenan postenon en Arad de 1789 ĝis sia morto. Li ankaŭ estis eklezia notario ĝis 1806. Li enkondukis reformon en la liturgio, krome li strebis por la judoj estu metiistoj kaj ne komercistoj. Li permesis uzon de la orgeno en la sinagogo. Ekde 1798 li publikigis siajn ideojn. Li estis kondamnita en 1805 en Óbuda antaŭ rabena kunveno, sed post 2 jaroj tio estis retirita.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Trauer-Andachtsrede über Ludvigs XVI. Unglücksschicksal, mit einem Anhang... (1793)
  • Gedächtnissrede über das Ableben des… (1803)
  • Herzens regungen bei der Installation… (1823)
  • Der treue Bothe an seine Glaubensgenossen (1830)
  • Worte der Wahrheit und des Friedens! Geschrieben im Jahre 1843–44. (1848)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]