Éva Schubert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Éva Schubert
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1931 (1931-01-19)
en Budapeŝto
Morto 11-an de julio 2017 (2017-07-11) (86-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Károly VerebesPál Zolnay
Infano 1
Okupo
Okupo aktoroteatra reĝisoro
vdr

Éva SCHUBERT [ŝubert], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schubert Éva estis hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro kaj altlerneja instruisto. Ŝiaj edzoj estis Károly Verebes kaj Pál Zolnay, ŝia filo estis István Verebes.

Éva Schubert naskiĝis la 19-an de januaro 1931 en Budapeŝto, ŝi mortis la 11-an de julio 2017 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Éva Schubert komence estis tajpistino, sed laŭ vespera lernado ŝi akiris diplomon en 1955 en Teatra kaj Filma Altlernejo, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en Teatro de Armeo. Ŝi aliĝis al diversaj teatroj, ekzemple al Teatro József Attila kaj Teatro Petőfi (Sopron). Plej longe ŝi estis en Gaja Teatro inter 1958-1978. Ŝi edziniĝis dufoje, baldaŭe ŝi naskis filinon. Ŝi instruis en muzika ĉeflernejo kaj ankaŭ en aktora lernejo de Mária Gór Nagy. Ŝi ricevis diversajn premiojn inter 1984-2008, poste en 2013 premion Kossuth.

Ŝiaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 38 kinejaj filmoj inter 1955-2008, ekzemple Vörös tinta (Ruĝa inko), 1959; Csárdáskirálynő (reĝino de ĉardaŝo), 1971
  • 20 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1968-2005, ekzemple A fekete város (La nigra urbo), 1971; Szomszédok (Najbaroj), 1989-1999
  • kelkfoje ŝi reĝisoradis
  • diversaj teatraj roloj, ekzemple István Örkény: Macskajáték (Katoludo) - S-ino Orbán; Ferenc Molnár: Az ördög (La diablo)- Cinka Selyem
  • hungaraj voĉoj en eksterlandaj filmoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]