Óbidos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Óbidos (Brazilo).
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Óbidos (stacidomo).
Óbidos
municipo de Portugalio • urbo de Portugalo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2510
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 689  (2011) [+]
Loĝdenso 83 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 22′ N, 9° 9′ U (mapo)39.361952-9.157131Koordinatoj: 39° 22′ N, 9° 9′ U (mapo) [+]
Alto 49 m [+]
Areo 141,55 km² (14 155 ha) [+]
Óbidos (Portugalio)
Óbidos (Portugalio)
DEC
Óbidos
Óbidos
Situo de Óbidos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Óbidos [+]
vdr

Óbidos estas urbo kaj komunumo en la portugala distrikto Leiria. La komunumo havas suman areon de 142 km² kaj havis 11 772 loĝantojn en 2021. Óbidos estas Literatura Urbo de Unesko.

Submunicipoj[redakti | redakti fonton]

Óbidos estas subdividita en la jenaj 7 fregezioj:

Preĝejo ĉe A-dos-Negros.
  • A-dos-Negros
  • Amoreira
  • Gaeiras
  • Olho Marinho
  • Santa Maria, São Pedro e Sobral da Lagoa
  • Usseira
  • Vau

Historio[redakti | redakti fonton]

De ĉirkaŭ 713 la urbo estas en la manoj de la islamanoj de Al-Andalus, kiuj konstruis fortikaĵon sur la monteto. En marto 1147, la urbo falas en la manoj de Alfonso la 1-a de Portugalio, kiu kaptis ĝin de la islamanoj. La legendo rakontas pri la kavaliro Gonçalo Mendes da Maia, kiu sola respondecas pri la venko super la kastelo. La kapto de Óbidos markis la finon de la Rekonkero en Ekstremaduro .

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La plej malnova parto de Óbidos, kiu estas ankoraŭ tute enmurigita, estas grava allogaĵo entute. La Kastelo (Castelo de Óbidos) el la 12-a jarcento situas en ĉi tiu ĉirkaŭmurita parto de la urbo. Tre tipaj estas la blankkalkitaj domoj, preskaŭ ĉiuj konturitaj per bluaj, ruĝaj aŭ flavaj strioj. Sur la stratoj estas tre agrabla promeni (kaj relative malvarmeta en varmaj periodoj). De la remparoj oni ne nur havas spektaklan vidon de la malnova urbo, sed ankaŭ de la ĉirkaŭa regiono.

La urbo el la remparoj.
  • Kastelo de Óbidos
  • Pordego Porta da Vila
  • Placo de Santa Maria
  • Preĝejoj de Santa Maria, de Misericórdia, de Sankta Petro, de Nossa Senhora de Monserrate, de São Tiago
  • Sanktejo de Senhor Jesus da Pedra
  • Kapelo de São Martinho
  • Akvedukto
  • Ermitejo de Nossa Senhora do Carmo
  • Pordego Porta do Vale

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]