Ödön Weszely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ödön Weszely
Ödön Weszely
Ödön Weszely
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1867 (1867-08-23)
en Peŝto
Morto 6-an de marto 1935 (1935-03-06) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruisto
vdr

Ödön Weszely [odon veseli], laŭ hungarlingve kutima nomordo Weszely Ödön estis hungara profesoro, instruisto.

Ödön Weszely [1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1867 en Pest (urbo). Li mortis la 6-an de marto 1935 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ödön Weszely frekventis mezlernejon en Budapeŝto, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1889. Post siaj studoj li instruis en diversaj lernejoj en Budapeŝto, sed interrompo okazis en 1892, ĉar li studvojaĝis al Jena. Inter 1906 kaj 1910 li estis lernejestro, poste 4 jarojn inspektoro de la ĉefurbaj lernejoj. En 1906 kun István Bárczy li fondis signifan pedagogian revuon, li multe agis por la altnivela ĉefurba instruado. En 1910 li estis nomumita ankaŭ privata profesoro en la menciita universitato, li instruis pedagogion. Dum la 1-a mondmilito li estis ĉefdirektoro de pedagogia seminario, tiu seminario estis unika en Eŭropo. Ekde 1918 li instruis en Reĝa Universitato Erzsébet, poste li sekvis la universitaton al Budapeŝto, fine al Pécs. Li estis katedrestro inter 1923–1935, dekano inter 1923–1925, rektoro inter 1929–1930.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A modern pedagógia útjain (Laŭ vojoj de la moderna pedagogio), (1909)
  • Bevezetés a neveléstudományba (Enkonduko al la edukscienco), (1923)
  • A korszerű nevelés alapelvei (Principoj de la moderna eduko), (1935)

Fontoj[redakti | redakti fonton]