Újtikos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Újtikos (Ujtikoŝ) estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono de Polgár. La loknomo signifas: nova-kokino.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, proksime de Tiso, laŭ ĉefvojo Nyíregyháza-Polgár (aŭtoŝoseo M3 Budapeŝto-Transilvanio preteriras), laŭ fervojo Tiszafüred-Tiszalök. Polgár troviĝas je 8, Nyíregyháza je 46, Miskolc je 49, Debrecen je 65, Budapeŝto je 185 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la historio la loko apartenis al Polgár. En 1938 oni fondis setlejon, oni disdonis parcelojn. Tio iĝis vilaĝo en 1946. Inter 1970-1991 Újtikos estis ekstera parto de Polgár.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kuracejo, apoteko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵo estas la preĝejo.