Ĉagreno
Aspekto
Ĉagreno estas spontana emocia reago kaŭzita de situacio, persono aŭ rememoro, kiujn la ĉagrenita volas ŝanĝi. Ĉi tiu malplezuro montras, ke la koncerna homo troviĝas en situacio kiu postulas sian subigon. La plej forta grado de ĉagreno estas kolero. Enaj emocioj, kiel ĉagreno, aŭ la pli malforta malkomforto, estas komence spontanaj kaj kutime neeviteblaj. Ili estas per si mem nek bonaj nek malbonaj. Tamen multaj homoj taksas la montron de ĉagreno sentaktan. Ĉagreno povas kaŭzi frustriĝon kaj sanecajn efektojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj proverboj pri ĉagreno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Por unu - festeno, por alia - ĉagreno. ” „ Rusto manĝas feron, ĉagreno la koron. ” „ Venas ĉagreno sen granda peno. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-28.