Ĉarumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nuntempa ĉarumo.
Antikva ĉarumo por torfo.

Ĉarumo (aŭ manĉareto[1]) estas transportilo, hom-energie movita, uzita ĉefe en konstruejoj, en bienoj, en ĝardenoj, k.s. Bone adaptita al neglataj terenoj (tamen sen tro akraj deklivoj), ĝi ebligas tranportadon de sufiĉe pezaj ŝarĝoj, uzante la principon de leviloj, kaj de translokado de pezo (translokado de pezocentro al vertikaleco de la apogpunkto).

Teknologia analizo[redakti | redakti fonton]

Ĉefa funkcio, difino[redakti | redakti fonton]

Ĉarumo respondas al "bezono" «Pligrandigi la kapablecon transporti diversajn objektojn fare de nur unu homo, laŭ krudaj vojoj». Ĝi estas do teknika objekto, de la kategorio «transportilo». Rimarko: kiel kvazaŭ ĉiuj teknikaj objektoj, ĝi ne konsistigas la nuran solvon al tiu bezono, same, ĝi ne entenas en si mem sian ĉefan funkcion, kaj do povas esti uzata por tute aliaj celoj...

Konsistigo de la solvo "ĉarumo"[redakti | redakti fonton]

Ĉarumo konsistas el kvin partoj :

...
...
1- Framo: laŭ nomo: fram-funkcio (apogilo kaj kunigilo de la aliaj partoj).
2- Timonetoj: ebligas prenon, movadon kaj stiradon de la tuto. Ĝi konsistigas la uzanto-interfacon.
3- Ŝarĝujo (kesto, kuvo, specifa ekipaĵo...): Il-funkcio. (Oni nomas il-funkcio, la funkcion de la parto kiu plenumas la ĝeneralan funkcion de la tuto).
4- Rul-sistemo: ebligas moveblan apogon kun minimuman froton dum tranportado.
5- Piedoj: konsistigas kun la rado, apog-poligonon , kiu ebligas ekvilibritan staton dum ne transportadaj periodoj (ekz. dum ŝarĝado).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 49.