La sama verko ankaŭ je titolo Kiinalaisia novelleja en 1931 aperis suome, je titolo Die drei Grundsätze des Mister Kung und andere Chinesische Novellen en 1932germane kaj je titolo Khinezishe noṿeln [ĥineziŝe noveln] en 1933jide.
„ [...] Multe pli interesaj estas la ĉinaj noveloj, precipe ilia postparolo, priparolanta ĉinan revolucian romanon de franco Malrot kaj la jugon de Trotzki pri ĝi. Oni aŭdis tie, ke oni ne ŝatas la kontraŭecon de Trotzki kontraŭ rusaj agentoj en Ĉinio kaj ke oni kalkulas je konkero de Ĉinio kaj Hindujo kaj poste de aliaj mondprovincoj, nombrantaj kune nur sammultajn loĝantojn kiel la antaŭe nomitaj. Nu, Dio gardu nin! La tri noveloj „Tajana simfonio“, „Fenikso“, „Talismano“ parte ankaŭ kontentigos komunistojn; tre efika estas la fina frazo de la skizo „La grandaj demokratioj“. La naturo en ĉiuj rakontoj estas bele pentrita.
Laŭ lingva korekteco la du verkoj ankaŭ ne estas samvaloraj, kvankam la sama persono — almenaŭ laŭ aserto de la eldonejo — kontrolis ambaü. En la traktato oni trovas la kutimajn „Ekrelaĵojn“ (aŭ legu laŭplaĉe „elrelajojn“): se kun infinitivo (se . . . konsideri), ĉe kun akuzativo; „dum“ por germana „solange“; „ŝi“ kiel refleksivo de ĉiuj tri personoj; „post“ anst. „laŭ“; „nome“ anst. „do" (denn); forgesi pri, krome iom idistajn formojn kiel: posible, kreiva, primara. La dua verko montras bonajn tradukojn: alikorpigo (Seelenwanderung), devizo (Sprechchor), transtrabo (Querbalken), deira (abwegig) La vorto „kompradoro“ (el hispana lingvo: aĉetanto), gentrio (angle: gentry, malsupera nobelularo), placdarmo (france: place d’armes) bezonas klarigon. Eraroj ankaŭ tie ne tute mankas, krom jam supre cititaj: ekz. timo antaŭ (anst. pro). ”
„ La verketo tendence sovieta priskribas la situacion de la popolo en Ĉinujo.
Se oni senigas la enhavon de la okulfrape politik-literaturaj frazoj, restas tamen la impreso konsolebla per la ekzistanta alibibira [tiel] dokumentado, ke ne ĉio estas rozkolora en la lando de la centmilionoj. ”
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.