Ĉiĉiharo
Ĉiĉiharo | |||||
---|---|---|---|---|---|
departemento-ranga urbo urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 161000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 5 367 003 (2010) [+] | ||||
Loĝdenso | 127 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 20′ N, 123° 57′ O (mapo)47.33981123.95124Koordinatoj: 47° 20′ N, 123° 57′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 147 m [+] | ||||
Areo | 42255,46 km² (4 225 546 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Qiqihar [+] | |||||
Ĉiĉiharo (ĉine tradicie 齊齊哈爾, simpligite 齐齐哈尔, pinjine Qíqíhāěr, manĉure Cicigar hoton; ofte latinliterigite Qiqihar, historie ankaŭ Tsitsihar) estas grava urbo en la provinco Hejlongĝjango de Ĉinio. La municipa areo mem havas iom pli ol 1 438 000 loĝantojn (en la urbo preskaŭ unu miliono), dum en la pli granda metropola areo vivas pli ol 6 milionoj da homoj. La loĝantaro estas precipe hanaj ĉinoj, sed en la urbo ankaŭ vivas anoj de 34 naciaj malplimultoj, inkluzive de manĉuroj, dauroj kaj mongoloj. Proksimaj al la urbo estas pluraj malsekejoj kaj la naturprotektejo Zhalong, fama en Ĉinio pro la tieaj multaj ruĝvertaj gruoj. En 2007, la urbo havis malnetan enlandan produkton (MEP) de 57 miliardoj da renminbioj kun ekonomia kresko de 14,6 procentaĵoj ĉiujare.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĉiĉiharo estas inter la plej malnovaj urboj en la nordoriento de Ĉinio kaj fondiĝis en 1691. La origina urba nomo estis Bukui (卜奎), la ĉina transskribo de vorto en la daura lingvo, kiu signifas "aŭspicia".[1] La plej malnova moskeo de la urbo, la moskeo Bukui, fakte sep jarojn pli aĝas ol la urbo mem.
Inter la jaroj 1931 kaj 1945, la urbo estis grava milita bazo por la japana kontrolo de nordorienta Ĉinio. Dum la milita okupo, la japana imperia armeo establigis la sekretegan "unuon 516" en la urbo por esploro pri kemiaj armiloj.
Granda rezervujo de iperito aŭ "mustarda gaso" el tiu tempo, enfosita subtere, estis akcidente damaĝita en aŭgusto 2003 kaj kaŭzis gravajn vundiĝojn de 43 loĝantoj kaj unu morton.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urba areo ampleksas sume 42 469 km², el kiuj tamen nur 4 310 km² estas dense loĝataj kaj la resto estas kamparaj areoj. La urbocentro situas proksimume 146 metrojn super la marnivelo. Ĉiĉiharo estas prefektejo-nivela ĉina municipo, laŭ la nombro de loĝantoj la dua plej larĝa urbo de la provinco Hejlongĝjango kaj la dek tria plej larĝa en tuta Ĉinio.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 齐齐哈尔自然环境 - artikolo ĉinlingva el aŭgusto 2006 de la[rompita ligilo] novaĵagentejo Xinhua