Đàm Thanh Sơn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Đàm Thanh Sơn
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1969 (1969-01-01) (55-jaraĝa)
en Ĉikago
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco VjetnamioUsono
Alma mater Institute for Nuclear Research • High School for Gifted Students, Hanoi University of Science
Okupo
Okupo esperantisto • teoria fizikisto • fizikisto
TTT
Retejo http://home.uchicago.edu/~dtson/
vdr

En ĉi tiu vjetnama nomo la familia nomo estas Đàm. Laŭ la vjetnama kutimo ĉi tiu persono devus esti ĝuste nomata per la persona nomo Sơn.

Đàm Thanh Sơn (naskiĝinta en 1969 en Hanojo) estas vjetnama teoria fizikisto laboranta en kvanta kolor-dinamika scienco, aplikado de kordoteorio kaj de mult-korpa fiziko.

Li ricevis sian doktoriĝan titolon en la Instituto por Nuklea Esploro en Moskvo en 1995. Li faris siajn post-doktorajn studojn en la Universitato de Vaŝingtonio de 1995 al 1997, kaj MIT (Masaĉuseca Instituto pri Teknologio) de 1997 al 1999. De 1999 al 2002 li estis profesoro en la Kolumbia Universitato kaj partnera esploristo en RIKEN-BNL. Li translokiĝis al Seattle en 2002, kiam li iĝis Maljuna Partnero ĉe la Instituto por Nuklea Teorio kaj profesoro en la Fako pri Fiziko de la Universitato de Vaŝingtonio. Poste en 2012 li translokigis al Ĉikago kaj iĝis la 19-a persono kiu ricevis universitatan profesoran postenon en la Universitato de Ĉikago.

Son eklernis Esperanton dum la lastaj jaroj de sia laboro en Rusujo, en la fruaj 1990-aj jaroj. Li fakte regis Esperanton nur ekde 2010, kiam li komencis labori en Usono, danke al la libro "Teach yourself Esperanto" kaj precipe danke al Interreto. Li partoprenis la labor-grupon Vjetnama Terminaro en Esperanto kaj verkis artikolon en Vikipedio pri la vjetnam-devena planto Piper lolot, kiun li nomas Laloto (de la vjetnama Lá lốt). 

Rekonoj[redakti | redakti fonton]

  • Elstara Juna Esploristo pri Nuklea Fiziko, DOE, 2000
  • Partnero de la Fondaĵo Alfred P. Sloan, 2001
  • Partnero de la Amerika Fiziko-Societo, 2006
  • Premio Simons kiel eploristo, 2013
  • Elektita al la Amerika Akademio de Artoj kaj Sciencoj, 2014
  • Elektita al la Nacia Akademio de Sciencoj, 2014