Ŝatt al-Arab

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝatt al-Arab
rivero
Bazaj informoj
Situo Irako, Irano
Longeco 193 km
Fluo
Deveno kunfluo de Eŭfrato kaj Tigriso apud Al-Qurna
- Koordinatoj 31° 0′ 20″ N, 47° 26′ 29″ O (mapo)31.00547222222247.441388888889
Enfluejo Persa golfo
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 29° 55′ 40″ N, 48° 37′ 2″ O (mapo)29.92786111111148.617166666667
Geografio
Alfluantoj
- Maldekstraj Karun
Map
Ŝatt al-Arab
vdr

La Ŝatt al-Arab (arabe شط العرب, Bordo de la Araboj) aŭ la Arvandrud (perse اروندرود, Rivero Arvand), estas rivero en Sudokcidenta Azio kiu longas ĉirkaŭ 200 km. Ĝi formiĝas ĉe la kunfluiĝo de la Eŭfrato kaj la Tigriso en la urbo de al-Qurnah, kiu situas en la gubernio Basra de suda Irako. Ĝia larĝeco varias inter 232 m ĉe Basra kaj 0,8 km ĉe ĝia fino. La suda parto de la rivero estas la limo inter Irako kaj Irano ĝis ĝia fino ĉe la Persa Golfo, kaj la regiono estas fonto de nuna teritoria disputo inter Irako kaj Irano.

kvankam la rivero estas peze uzata por cisternoŝipoj, foje tie eblas sperti tre pacajn kaj trankvilajn momentojn, kiel ĉi-tie dum sunsubiro
kroata mapo de la regiono, kiu tre klare markas la limon inter Irako kaj Irano meze de la lasta riveroparto