Saltu al enhavo

Šakiai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Šakiai
la urbodomo de Šakiai
la urbodomo de Šakiai
la urbodomo de Šakiai
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Litovio
Distrikto distrikto Marijampolė (formale ĝis 2010)
Komunumo komunumo Šakiai
Poŝtkodo LT-71001
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 440  (2023) [+]
Loĝdenso 777 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 57′ N, 23° 3′ O (mapo)54.95555555555623.044444444444Koordinatoj: 54° 57′ N, 23° 3′ O (mapo) [+]
Alto 79 m [+]
Areo 7 km² ( 700 ha) [+]
Šakiai (Litovio)
Šakiai (Litovio)
DEC
Situo de Šakiai

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Šakiai [+]
vdr

Šakiai estas urbo en la nordokcidento de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Šakiai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Marijampolė. En 2023 en la urbo vivis 5 440 loĝantoj.

La centra katolika preĝejo estis konstruita en modernisma stilo inter 1934 kaj 1940, tuj antaŭ la sovetia okupado de Litovio, laŭ planoj de la arkitekto Vytautas Žemkalnis-Landsbergis (1893-1993), kies filo Vytautas Landsbergis en 1990 iĝis la unua postsovetia ŝtata prezidanto de Litovio. La familia nomo origine estis germane Landsberg ("landa monto"), litovigita per aldono de substantiva sufikso -is, kaj post ankoraŭ pli litovigita per traduko Žemkalnis ("landa monto"). La kunmetita familia nomo do dufoje ripetas la saman nomon.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


la katolika kirko Johano la baptisto
La kariljono de Šakiai samtempe estas fontano en parko
flanke de la
katolika kirko


statuo pri Vincas Kudirka en Šakiai