Maskita stepkoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Maskita stepkoko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pterokloformaj Pterokloformes
Familio: Pterokledoj Pteroclididae
Genro: Pterocles Pterocles
Specio: Maskita stepkoko 'Pterocles personatus'
John Gould 1843
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Maskita stepkoko Madagaskara stepkoko(Pterocles personatus) estas specio de birdo de la familio de Pterokledoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en Afriko kaj pli precize en Madagaskaro, kie la specio estas endemismo, sed loĝanta nur en la sudaj kaj okcidentaj ebenaĵoj sed tute ne en la orientaj. La specio malĉeestas arbarojn, ĉeestas nur malfermajn arbarojn kaj ebenaĵojn, herbejojn kaj arbustejojn; ankaŭ ĉe river- kaj lagobordoj. Ekde la marnivelo ĝis 1 200 m de altitudo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La nomo de la specio devenas el la plej rimarkinda eco ĉe la masklo nome nigra masko kiu okupas la frunton, ĝis la okulo kaj la mentonon kadrante la blugriza beko. La resto de la vizaĝo kaj kapo kaj la tuto ĉe la ino estas helbruna kaj la okulringo estas flaveca. La brusto estas iom ruĝeca kun blueca nuanco. La dorso estas bruna kaj la ventro striata nigroblanke. Ĉe la ino estas striata ankaŭ la dorso. Temas pri mezgranda birdo 35 cm longa. En vosto estas larĝa blanka fina strio. Junuloj estas similaj al inoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La grupoj estas de 2 aŭ 6 ĝis 20 aŭ 40 individuoj. Tiu afrotropisa specio estas loĝanta aŭ tute oni nenion scias pri mala informo. Dumfluga aŭ dumstara voĉo estas gorĝa "kaĉ-kaĉa-kaĉa".

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La nesto estas engrunda truo kovrita de herberoj en ebenaĵo inter arbustetoj kaj foje ĉe lagobordo aŭ eĉ plaĝo. La ino demetas tri ovojn iom punktitajn. Ambaŭ gepatroj kovas.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas ĉefe grejnojn kaj foje insektojn. Ili flugas trinki frumatene foje laŭ grupoj de ĝis 300 aŭ 400 birdoj.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]