Richard Bandler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Richard Bandler
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1950 (1950-02-24) (74-jaraĝa)
en Jersey City
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater kolegio Foothill • Universitato de KalifornioUniversitato de Kalifornio en Santa Cruz
Familio
Edz(in)o Leslie Lebeau
Okupo
Okupo psikologokomputosciencistoverkisto
TTT
Retejo http://richardbandler.com/
vdr

Richard Bandler (Richard Wayne Bandler; naskiĝis la 24-an de februaro 1950) estas usona psikologo kaj kunevoluinto de la psikologia konceptaro Neŭro-lingvistika programado (NLP).

Vivovojo[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la kolegia lernado, Richard Bandler iĝis studento pri psikologio, informadiko kaj matematiko en la Universitato de Kalifornio en Santa Cruz. La studon li finis dum marto 1973. Dum 1975 li magistriĝis pri teoria psikologio en la kolegio Lone Mountain en San-Francisko.

Ekde la jaro 1972, Richard Bandler observis kaj protokolis sesiojn de Gestalt-terapio, gviditajn de Fritz Perls, kaj baldaŭ ekgvidis proprajn grupojn de Gestalt-terapio. En la universitato de Santa Cruz, li petis la profesoron pri lingvistiko John Grinder partopreni liajn grupojn kiel observanto. Pli poste la du sciencistoj interŝanĝis la rolojn de observanto kaj grupa gvidanto. Komune ili tiumaniere komencis esplori la (aparte senlingvajn) komunikajn mekanismojn en psikoterapio. Ekde la jaro 1974 ili modeligis propran terapian koncepton, kiu aparte enplektis sukcesajn psikoterapiajn teknikojn de la terapiistoj Fritz Perls, Virginia Satir, Milton Erickson kaj (pli poste) Gregory Bateson.

En la publikaĵoj The Structure of Magic (2 volumoj, kies unua aperis dum 1975) kaj Patterns of the Hypnotic Techniques of Milton H. Erickson (2 volumoj, 1975 kaj 1977) la duopo aparte analizis kaj adaptis la ekkonojn de Milton Erickson pri hipnota terapio. Per tiuj kaj sekvaj libroj John Grinder kaj Richard Bandler donis la fundamenton por la psikologia konceptaro Neŭro-lingvistika programado (NLP).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • kune kun John Grinder: The Structure of Magic I: A Book About Language and Therapy. 1975, ISBN 0-8314-0044-7
    • germane Metasprache und Psychotherapie. Die Struktur der Magie I. eldonejo Junfermann, Paderborn 1981, ISBN 3-87387-186-6
  • kune kun John Grinder: The Structure of Magic II: A Book About Communication and Change. 1976, ISBN 0-8314-0049-8
    • germane Kommunikation und Veränderung. Die Struktur der Magie II. eldonejo Junfermann, Paderborn 1982, ISBN 3-87387-187-4
  • kune kun John Grinder kaj Virginia Satir: Changing with Families. 1976
  • kune kun John Grinder: Patterns of the Hypnotic Techniques of Milton H. Erickson, M.D., Volume I. 1975
    • germane Patterns. Muster der hypnotischen Techniken Milton Ericksons. eldonejo Junfermann, Paderborn 1996, ISBN 3-87387-139-4
  • kune kun John Grinder kaj Judith Delozier: Patterns of the Hypnotic Techniques of Milton H. Erickson. Volume II. 1977
  • kune kun John Grinder: Frogs into Princes. 1979, ISBN 0-911226-19-2
    • germane Neue Wege der Kurzzeit-Therapie. Neurolinguistische Programme. eldonejo Junfermann, Paderborn 1981, ISBN 3-87387-127-0
  • kune kun John Grinder: Trance Formations. 1981, ISBN 0-911226-23-0
    • germane Therapie in Trance. Hypnose. Kommunikation mit dem Unbewussten. eldonejo Klett-Cotta, Stuttgart 1984, ISBN 3-608-95140-7
  • kune kun John Grinder: Reframing. Neurolinguistic programming and the transformation of meaning. 1982, ISBN 0-911226-25-7
    • germane Reframing. Ein ökologischer Ansatz in der Psychotherapie (NLP). eldonejo Junfermann, Paderborn 1985, ISBN 3-87387-228-5
  • Magic In Action. 1984, ISBN 0-916990-14-1
    • germane Bitte verändern Sie sich … jetzt! Transskribe kurz-therapeutischer NLP-Sitzungen. eldonejo Junfermann, Paderborn 1991, ISBN 3-87387-020-7
    • france Peurs, phobies et compulsions, La Tempérance, Chabreloche (Fr) 2004, ISBN 2-9505753-7-4 - legu parteton[rompita ligilo]
  • Using Your Brain - For a Change. 1985, ISBN 0-911226-27-3
    • Veränderung des subjektiven Erlebens. Fortgeschrittene Methoden des NLP. eldonejo Junfermann, Paderborn 1987, ISBN 3-87387-271-4
  • kune kun Will MacDonald: An Insider’s Guide to Sub-Modalities. 1988
    • germane Der feine Unterschied. NLP-Übungsbuch zu Submodalitäten. eldonejo Junfermann, Paderborn 1990, ISBN 978-3-87387-012-3
  • kune kun Paul Donner: Paradigms of Persuasion. 1989
    • germane Die Schatztruhe. NLP im Verkauf. Das neue Paradigma des Erfolgs. eldonejo Junfermann, Paderborn 1995, ISBN 3-87387-127-0
  • Time for a Change. 1993, ISBN 0-916990-28-1
    • germane Time for a Change. Lernen, bessere Entscheidungen zu treffen. Neue NLP-Techniken. eldonejo Junfermann, Paderborn 1995, ISBN 3-87387-168-8
    • france Le temps du changement, La Tempérance, Chabreloche (Fr) 2002, ISBN 2-9505753-5-8 - legu parteton[rompita ligilo]
  • The Adventures of Anybody. 1993
    • germane Die Abenteuer von Jedermann. Eine phantastische Geschichte, erzählt vom Begründer des NLP. eldonejo Bookmark, Hamm 2001, ISBN 3-935672-00-4
  • kune kun John La Valle: Persuasion Engineering. 1996, ISBN 0-916990-36-2
    • germane Die Schatzkammer des Erfolgs. Nutze deine natürliche Fähigkeit zu überzeugen. Ein Trainingskurs für Verkäufer und Manager. eldonejo Junfermann, Paderborn 1998, ISBN 3-87387-380-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Richard Bandler en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)