Qu'est-ce qu'on a fait au Bon Dieu ?

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kion ni faris al Dio?
filmo
Originala titolo Qu’est-ce qu’on a fait au Bon Dieu ?
Produktadlando  Francio
Originala lingvo Franca
Kina aperdato 2014
Daŭro 97 minutoj
Ĝenro Komedio
Reĝisoro(j) Philippe de Chauveron
Scenaro Philippe de Chauveron
Guy Laurent
Filmita en Francio
Loko de rakonto Francio
Ĉefrolantoj Christian Clavier
Chantal Lauby
Émilie Caen
Frédéric Chau
Frédérique Bel
Noom Diawara
Élodie Fontan
Ary Abittan
Medi Sadoun
Julia Piaton
Produktinta firmao UGC
IMDb
vdr

Qu’est-ce qu’on a fait au Bon Dieu ? (france: “Kion ni faris al Dio?”) estas franca komedia filmo realigita de Philippe de Chauveron kaj aperinta la 16-an de aprilo 2014.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Claude Verneuil, gaŭlisma notario, kaj lia edzino Marie, estas katolikaj burĝoj el Chinon, kaj ili havas kvar filinojn: Isabelle, Odile, Ségolène kaj Laure.

La unuaj tri edziniĝis kun eksterland-devenaj francoj kun malsamaj religioj: Isabelle, advokatino, edziniĝis kun Rachid Ben Assem, islama advokato; Odile, dentistino, edziniĝis kun David Benichou, juda entreprenisto; Ségolène, pentristino, edziniĝis kun Chao Ling, ĉin-devena bankisto.

La Verneuil-oj ridetas al siaj bofiloj, sed malfacile kaŝas sian rasismon, precipe Claude. Familiaj kunvenoj ĉiam estas plenaj je mallertaj rimarkoj kaj stereotipoj pri eksterlandanoj dirataj de Claude, sed ankaŭ de la bofiloj, kiuj ne hezitas insulti unu la aliajn.

La Verneuil-oj esperas, ke ilia plej juna filino, Laure, edziniĝos kun katoliko; ili eĉ organizas “hazardan” renkontiĝon inter ŝi kaj juna blankulo el burĝa familio. Sed ili ne scias, ke Laure jam intencas edziniĝi. Ŝi anoncas tion al siaj gepatroj kaj diras, ke li estas katoliko kaj nomiĝas Charles, “kiel la iama prezidento de Gaulle”, sed okaze de la unua renkontiĝo, la gepatroj surpriziĝas, ke li devenas de Ebur-Bordo. Ili poste renkontiĝas kun lia patro, eks-militisto netolerema kaj nepardonema pri la eŭropa koloniado de Afriko. Tio estas tro multe por la Verneuil-oj, kiuj komencas deprimiĝi.

Aktoroj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]