Guranoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guranoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Guranoj (ruse гураны, latinliterigite gurani) estas loĝantoj de Transbajkalo, kiuj estas posteuloj el geedzecoj de miksita rusa kaj indiĝenaj etnecoj - precipe burjatoj, evenkoj, tungusoj, mongoloj kaj manĉuroj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto Guran (гуран) devenas de vorto el la burjata lingvo signifanta 'vira siberia kapreolo'. Similaj vortoj havas kaj la mongoloj (gura), evenkoj, kalmukoj (guru) kaj la indiĝenoj de Altajo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde pluraj jarcentoj rusoj en Transbajkalo loĝas en la sama areo kun la lokaj evenkoj kaj burjatoj, kompreneble ekestis multaj kulturaj kontaktoj kaj komunaj geedzecoj. Kelkaj rusoj el tiuj etne miksitaj familioj transprenis pli, aliaj malpli da kulturaj elementoj el la indiĝenaj kulturoj. La idoj - aparte de tiuj antropologiaj karakterizaĵoj - kutime parolas la rusan lingvon kaj havas eŭropecan, rusan konscion. En Transbajkalo laŭgrade formiĝis distinga tipo de loka loĝantaro, derivita ĉefe de etnaj elementoj burjataj, evenkaj kaj rusaj, kiuj komenciĝis nomiĝi гуран. Historiaj fontoj montras ke jam en la dekoka jarcento, rusoj novalvenintaj al Transbajkalo uzis la vorton en tiu senco, kaj poste ĝin transprenis ankaŭ la lokaj indiĝenoj. Nun multaj lokaj loĝantoj jam estas "guranoj" en kvara generacio aŭ pli longe.

Oni cetere kredas ke la vorto гуран venas de loke kutimaj kontraŭneĝaj ĉapoj el pelto de junaj sibiraj kapreoloj, kaj la lokaj duonrusoj kun tiuj ĉapoj simple iom similis al la aspekto de junaj siberiaj kapreoloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo guranai en la litova Vikipedio.